Respondo al Lukaso
Kara amiko Lukaso,
Saluton! Dankojn por via respondo kun riĉa enhavo!
Pri la surgluaĵoj=>Mi ankoraŭ opinias ke tio ne estas bona faro. Pensu, ni ankaŭ povas fari same tion pri la Okcidento, Usono aŭ Polando. Ĉu tio estas signifhava? Kial neeble, via blogo estos bela surglauaĵa galerio. Tio beligos vian blogon kaj propagandos ĉiajn krimaĵojn de la tuta mondo. Samtempe, memoru ke anglujo ankaŭ okupas Nordirlandon, Scotlandon kaj Malvinasoj de Arĝentino, ankaŭ Bretagne en France, Guyane francaise kaj Indian of America. Ĉar mastro de Americo estis indiano, la nuna estas koloniisto, kies prauloj mortigis multe da indianojn. Ni devu voki Libera Americo, Libera Bretagne. Ĉu signifhava? Ĉu ĉino, kiu ne scipovas Esperanton, vizitos vian paĝon? Neeble, nur Ĉinaj esperantistoj ofte vizitos tien. Tiel viaj surgluaĵoj pikas la korojn de Ĉinaj Esperantistoj.
Pri anarkio=>Mi trovis ke vi estas anarkisto. Elkore mi opinias ke anarkio estas tre absurda. Kian ekzistan valoron ĝi havas? Ĉu ni povas vivi en anarkia situacio? Kompreneble vi rajtas insisti vian ismon, nur mia propra penso pri tio.
Nuna Tibeto estas libera=>Jes, Tibeto estas libera. Popolo tie libere vivas ĉiutage, libere kredas religion. La epoko de Mao jam pasis. Nun jam neplu. Fakte malriĉulo en tiu epoko estis feliĉa. Oni prenis Maon kiel Dio eĉ.Tiel problemo de Mao jam ne ekzistas. Kial vi ankoraŭ tenas? Tibeto estas altebenaĵo, kies aero estas dilua. Kiu volontas vivi tie? Fakte multe da popoloj de Tibeto jam vivas en la centra parto aŭ aliaj riĉaj partoj de Ĉinio. Tamen Ĉina Han-nacianoj ne opinias ke tio ne estas bona. Samtempe malplimult- nacianoj en Ĉinio ĝuas specialajn rajtojn diversajn. Ekzemple ili rajtas ĝui du infanojn, ĝui politikon de poento-adicio por universitato. Oni en Ĉinio fakte ne ekzistas nacia konflikto, se la okcidento ne intervenas. 56 nacioj pace vivas en mia lando. La fenomenoj, kiujn vi menciis, ja ekzistis dum Kultura Revolucio. Sed nun neplue. Ni ne devu preni pasintajn aferojn por nuna politiko. Dalai Lamao prelegas ĉie por lia politika celo tutmonde. Kiom da veroj? Kiom da troigoj? Pri la historio de Tibeto. Vi skribis multon pri tio. Sed mi ne trovis tion antaŭ 1911. Mi ne trovis tion pri la invado de Anglujo. Mi ne trovis tion pri rego de Ĉinio en antikveco. Kial? Ne nur elektu tion nur bezonatan. Ĉu objective?
La diroj de iuj, kiuj forkuris al la Okcidenton, ne tute estas veraj, kvankam ili propre spertis ion. Kial? Pensu, por vivi eksterlande ili certe troigis la statistikon. La statistiko en Ĉinio estas konfidenca. Kiel ili sciis detalon? Nur por vivteni kaj politika celo.
Mi trovis ke vi skribis multon pri afero de Tibeto kaj krimaĵo de la komunismo, sed simple pri mia aliaj demandoj. Unuflanke elbe pro tio, ke vi ne havas profundan komprenon pri Ĉinio aŭ la ĉina historio. Aliflanke eble vi evitis la demandojn. Vi tradukis artikolojn de magazeno de Polando, kaj vi opinias ke ĉiuj estas fipolitikistoj, kaj la informoj estas nekredeblaj en via lando, sed samtempe vi uzis la novaĵon de ili. Kontraŭdiro, ĉu tio eblos je objektivo. Ĉu vi scias la politikan celo de la Okcidento kontraŭ Ĉinio? Se vi scias la celon, vi komprenos la faron. Pri la tranĉitaj kaj ŝanĝitaj fotoj, vi skribis nur unu frazon kun malklara respondo. M ne kontentas. Tio estas granda mensogo, kiu jam ekplanis kaj ekprojektis ekde la rajta akiro de Ĉinio pri la Olimpika Ludo. Pensu, tio okazis organize, daŭrige, kontinue, sisteme kaj ekzakte. Nur por triviala politika celo, nenio krom tio.
Pri Amnestŭ(mi ne konas la vorton) International Ĵurnalistoj sen Limoj, Mi sciis iom, ne multe. Ĉu vi laboras por ĝi? Fakte mi fojfoje vizitis retejon de Radio Libera Azia aŭ Voĉo De Ameriko. Tamen mi jam tedis la raportojn percelajn, neobjektajn (Mi opinias tiel) kaj politikhavajn. Kompreneble mi ankaŭ fojfoje vizitas por akiri novaĵojn, kiuj ne eblas esti sciataj en Ĉinio. Sed mi havas mian propran vidpunkton kaj pripenson.
Fakto estas fakto, ne per mensogo. Tio ne estas devo kiel homo, aŭ kiel la sxajna OBJEKTIVA komunikilo. Ofte oni en la okcidento misopinis ke ĉiuj ĉinoj ne eble akiras novaĵojn per multe da fontoj. Erare! Samtempe ni ankaŭ havas propran opinion, vidpunkton kaj juĝon.
Send a message
Search for members
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
mi dezirus pli bone konpreni, el voĉo de ĉino, kia estas la nuna situacio de ĉinoj en sia propra lando.
Fakte ŝajnas al mi ke la problemo de la malrespekto de homaj rajtoj en Tibeto, ne estas problemo kiu rilatas nur la tibetanoj, sed la tuta loĝantaro de Ĉinio.
Ekzemple, respondante al Lukaso vi diris ke li ne menciis la provon invadi Tibeton fare de la angloj (kiu ja kaŭzis multe da mortigitoj). Prave! Tamen ŝajnas al mi ke ĉeestas diferenco, inter Unuiĝinta Regno (Britujo) kaj Ĉinio, rilate al la ebleco ekkoni tiajn historiajn faktojn. Fakte, mi klare kaj profunde ekkonis pri la krimoj de la Unuiĝina Regno en Tibeto, rekte el britaj fontoj (nome: mi legis pri tiaj faktoj, ekzemple, ene de la "Brita Enciklopedio" - "Encyclopaedia Britannica"). Tamen, kiam mi volis scii pri la amasbuĉadoj de tibetanoj fare de ĉinoj, dum la ĉina invado, legante ion pri tio el ĉinaj fontoj, mi trovis nenion: ĉinaj registaraj interretaj retejoj, ĉu eŭroplingvaj ĉu esperantlingvaj, nenion diras pri la ĉinaj krimoj kaj pri la granda nombro da mortigitoj.
Nu, la problemo ŝajnas al mi la sekva: en Ĉinio la registara kontrolado sur la informfluo estas tre strikta, kaj tre malfacilas - eĉ tute neeblas - ke oficialaj registaraj informagentejoj donu informojn kiuj povas damaĝi la internacian bildon de Ĉinio.
En Okcidento la aferoj estas iom malsamaj: nu, tute veras ke la pov-tenantoj (kaj la ekonomiaj, kaj la politikaj regantoj) streb-eg-as kontroli la informadon, tamen ĉiam restas spacoj por opinioj kaj informoj kiuj pridiskutas kaj kritikas la "oficialan bildon" pri la faktoj. Mallonge dirite, en Okcidento ni havas fortajn povojn kiuj povas kontroli (kaj fuŝi) la informojn (Murdoch, Fox, Berlusconi...), sed la kontraŭloj povas aperte kritiki ilin, kaj povas doni aliajn versiojn pri la faktoj, forte kritikante siajn proprajn registarojn (pensu, ekzemple, al Noam Chomsky en Usono, aŭ al revuoj kiel la franca "Le monde diplomatique" - kiu ekzistas ankaŭ esperantlingve: eo.mondediplo.com ).
Ĉu en Ĉinio ĵurnalisto povas akrege kritiki sian registaron?
Ĉu en Ĉinio historiisto povas altiri la atenton sur la amasbuĉadoj en Tibeto dum la ĉina invado?
Ĉu en Ĉinio historiisto povas profunde studi kaj disdoni informojn pri la milionoj de ĉinoj kiuj mortis, kaŭze de la freneza politiko de la "granda salto" dum la regado de Mao?
Ĉu en Ĉinio la krimoj de Mao estis iam ajn oficiale malkaŝigitaj kaj forte kritikitaj, kiel okazis en Soveta Unio rilata al la krimoj de Stalin?
Kial ajn mi ne sukcesas trovi, ĉe ĉinaj informagentejoj, memkritikoj pri tiaj aferoj? Legante registarajn retejojn (eŭroplingvaj kaj esperantlingvaj) oni havas la impreson ke Ĉinio estas paradizo surtera. Kie estas la memkritikoj?
Nu, Okcidento estas tute neperfekta mondo (precipe mia lando, Italio, kie riĉegulo - Berlusconi - kontrolas grandan parton de la informojn, grandan parton de la ekonomion, kaj plie eĉ estas la ĉefministro!), tamen la rajto je parolo ĝis nun ankoraŭ sufiĉe funkcias.
Ĉu veras ke en Ĉinio estas krimo kunporti porteton de la Dalaj Lamao? Tia fakto estus tute neimagebla en Okcidento.
Nu, ŝajnas al mi ke la problemo de la respekto de la homaj rajtoj tute ne estas limigebla al Tibeto, sed ke ĝi rilatas al la tuta Ĉinio.
Ĝis kiam ĉiuj ĉinoj ne ĝuos pli vastajn civilajn rajtoj, ĝis tiam Tibeto daŭre suferos (kune kun la tuta ĉinaro...).
Rilate al la krimoj de la Okcidento en la tuta mondo (sklavismo, kolonialismo, invadoj, tio kio okazis en la Amerikoj, la Palestina-Israela problemo - kaŭzita de la Brita Imperio -, kaj tiel plu) mi tute konsentas kun vi, kara Celumio.
La problemo estas ke pri tiaj krimoj la okcidentanoj mem parolas; tiaj krimoj estas publike denuncitaj de okcidentanoj mem (intelektuloj, ĵurnalistoj, spiritaj gvidantoj, politikaj movadoj).
Ĉu tio estas ebla kaj ja okazas ankaŭ en Ĉinio? Mi ĝis nun nenion trovis tian en ĉinaj informagentejoj, sed eble mi simple estis malbonŝanca, aŭ ne serĉis en la ĝustan direkton).
Mi scivole atendas vian respondon.
Amike el Italio salutas vin
Anĉjo.
[???ESPERANTO???]
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) edited this comment 3 months ago.
Celumio says:
Saluton! Dankon por via skribo!
Fakte mi atendas respondon de Lukaso, sed la via neatendite venis ĉe mi. Ankaŭ mi ĝojas diskuti kun vi.
Vi misopiniis ke mi havas povon diskuti pri ĉia problemo. Do, vi vastigis la diskutan temon. Vi sciis ke tio eble kunportos al mi iajn problemojn, eble nur. Ja mi konsentas kun vi je iaj aferoj, tamen tion mi ne taŭgas diskuti kun vi. Mi pensas ke vi tute komprenus min,ĉu?
Vi tute pravas, tio estas problemo je la tuta Ĉinio. Sed iuj el la okcidento volas igi tion en nacian kontraŭdiron. Tia celo estas tre triviala. Mi jam diris, tragedio en Mao jam pasis. Oni ne devu preni tiaman aferon por nuna politico, por nuna Ĉina registaro. Tio estas ne taŭga. Amasbuĉadoj? Kie? Kiam? Kial? Kiom? Ĉu tio eblus? Tio estas nur propaganda kontraŭ Ĉinio, kiel Kosovo kaj Irako, Kiom estas fakto? Nur por politiko kaj milito.
Mi ne volis kun vi kompari diferencon inter Ĉinio kaj Anglujo. Mi nur volas diri ke Anglujo invadis Tibeton foren de Ĉinio. Post la invado, Tibeto revenis en Ĉinion, tiam Guomindang registaro nun en Taiwan regis.Tio ĉi estas historio tro longa. Ni bezonas tempon diskuti, se vi havos intereson. Ni poste. La problemo estas ke iuj ne menciis la historian fakton, nur solflanke insistas ion bezonatan. Se vi volas scii tuton pri tibeto, do, legu historian libron de Ĉinio, minimume de Tang-dinastio. Ni devu permesi ke malsamaj nacioj vivas en unu lando, se ne, ĉiuj landoj en la mondo devu ŝanĝi, eĉ konfliktos. Ĉu tion ni deziras? Ne prenu ŝildon Homrajto kaj Libereco, sub kiuj kovras la veran celon.
Ĉu veras ke en Ĉinio estas krimo kunporti porteton de la Dalaj Lamao? Mi ne tute komprenas la frazon, eble pro la diferenco inter ni, aŭ pro mia nivelo de Esperanto.
Mi diris ke mi konsentas kun vi pri iuj problemoj. Samtempe vi vastigis la temon. Ĉu vi kontentas mian respondon? Dankojn!
Amike via
Celumio
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
Vi skribis:
"Vi sciis ke tio eble kunportos al mi iajn problemojn, eble nur. Ja mi konsentas kun vi je iaj aferoj, tamen tion mi ne taŭgas diskuti kun vi. Mi pensas ke vi tute komprenus min,ĉu?"
Nu, mi tute komprenas. Ĝuste pro tio, mi esperas ke Ĉinio pli kaj pli malfermiĝu, estontece, al la ideo ke la libera esprimado de la penso estas grava valoro por la tuta socio (kaj por la ĉina socio, kaj por la tutmonda socio). Mi esperas tion por la ĉinoj, kaj mi esperas tion por la tuta mondo (ĉar la kontribuo de la valorega ĉina kulturo por la cetera mondo estas nekalkuleble alta!).
RIlate al la amasbuĉadoj de tibetanoj, mi estis parolanta pri la proksimume 100000 (centmil) tibetanoj mortigitaj dum la ribelo de Lhasa en Aprilo 1959 (ribelo kiu eksplodis post kiam la tibetanoj eksciis ke la Dalaj Lama sin savis en Barato/Indio).
Rilate al mia demando, mi provas nun skribi ĝin en alia maniero:
en okcidentaj gazetoj mi legis ke en Tibeto, se oni portas kun si porteton (bildon/fotografaĵon/pentraĵon) de la Dalaj Lama, oni riskas esti arestitaj. Alidirite: havi kun si bildon de la Dalaj Lama estas konsiderata krimo, kaj povas esti severe punata...
Ĉu tio veras? Ĉu vi scias ion pri tio?
Cetere, mi konstante legas ke okazas interparoloj inter la ĉina registaro kaj delegitoj de la Dalaj Lama, por akiri interkonsenton por la tibeta problemo. Malgaŭ tio, en la oficialaj ĉinaj registaraj retejoj esperantlingvaj mi ĉiam legas ke la Dalaj Lama kaj la tuta eksilita tibeta registaro estas konsiderataj kiel "kliko".
Nu, kiel eblas serĉi politikajn interkonsentojn kun kontraŭuloj, kiuj estas konsiderataj "kliko"? Tio pensigas al mi ke mankas, en la ĉinaj politikistoj, vera volo trovi interkonsenton kun la Dalaj Lama.
Mi ne estas sennaciisto kaj mi ne estas anarĥiisto, tamen fronte al tiaj konfliktoj, mi komencas dubi ke ĉiaj naciismoj (eĉ simpla orgojlo pro sia propra kulturo kaj historio) estas la vera radiko de la mondaj konfliktoj, kaj ke eble estus pli bone havi mondon sennacian.
[???ESPERANTO???]
Celumio says:
Saluton! Dankon por via afabla kompreno por mi! Kaj mi pensas, ke Ĉinio certe pli kaj pli malfermiĝos, nur iom malrapide. Jes, mi ankaŭ sojfas la liberan esprimadon de penso.
{RIlate al la amasbuĉadoj de tibetanoj, mi estis parolanta pri la proksimume 100000 (centmil) tibetanoj mortigitaj dum la ribelo de Lhasa en Aprilo 1959 (ribelo kiu eksplodis post kiam la tibetanoj eksciis ke la Dalaj Lama sin savis en Barato/Indio).}
Pri la amasbuĉado, mi opinias tiel, ke ili ne estis ordinara popolo sen armilo, male ili estis armeanoj de Dalai Lamao, kun armilo. Do, ni ne devu uzi la vorton amasbuĉado. Tio estis militeto. Ĉu oni ankaŭ povas diri ke okazis pli granda amasbuĉado en la Civila Milito de Usono? Ĉu oni opinias ke estis buĉado inter armeoj de Usono kaj Germanio dum la dua mondmilito? Sed estis buĉado kontraŭ judoj, ĉar ili ne portis kun si armilon.Alia ekzemplo: en Hispanio kaj en Nordirlando, kiu buĉas kiun? Se buĉado, certe unu flanko estas sen armilo, estas en senarmea situacio. Tiel mi opinias ke la vorto amasbuĉado estas neĝusta kaj netaŭga. Alie mi ne scias detalon pri la statistiko. Kaj vi aŭ la angla registaro nomas la nordirlandan armeon kiel teroristo, ĉu? Kial vi aŭ angla registaro rajtas difini ke ĝi estas teroristo? Ĉu la ĉina registaro ne rajtas fari same? Tio estas politiko. Kiu estas vera? Kiu estas ĝusta?
{en okcidentaj gazetoj mi legis ke en Tibeto, se oni portas kun si porteton (bildon/fotografaĵon/pentraĵon) de la Dalaj Lama, oni riskas esti arestitaj. Alidirite: havi kun si bildon de la Dalaj Lama estas konsiderata krimo, kaj povas esti severe punata...
Ĉu tio veras? Ĉu vi scias ion pri tio?}
Pri tio mi ja ne scias plimulton, ĉar mi ne estis tie, kaj mi ankaŭ ne aŭdis ion pri tio.Sed mi havas pripenson, nur mia propra penso. Falungong, vi eble sciis tion. Mi fojfoje vidis parke ke falungong-anoj nur ekzercas ilin. Neniu prizorgas aŭ arestas ilin. Se ili nur portas kun si porteton (bildon/fotografaĵon/pentraĵon), mi pensas ke neniu prizorgas tion. Tio nur estas propagandaj vortoj de la okcidento, kiel la tranĉitaj fotoj, en kiuj Nepala aŭ India polico povus peli tibetanojn sur la Ĉina tero. Mi ne scias, samtempe ne kredas tion.
Pri la vorto”kliko”, ĉu ne kliko? Mi sciis, ke Dalai Lamao ankoraŭ politik-vojaĝis ĉie tutmonde dum la interparoloj, ĉu vi opinias ke tio estas taŭga. Bona politika atmosfero dependas de ambaŭa peno.
Pri naciismo, fakte naciismo nun en la okcidento estas tre vigla kaj serioza. Eble pro sukceso de kapitalismo, riĉo de la okcidento kaj tre moderniĝo de iuj evoluintaj landoj. Ŝajne ni esperantistoj havas iom sennaciismecon. Mi kredas nenian ismon. La mondaj konfliktoj okazis,-as kaj –os; iam, nun kaj estontece; ĉi-tie, tie kaj ĉie. Nur por politika profito, fakte sen homorajto, paco de la mondo kaj justeco, tiuj estas nur slogano.
Dankon elkore por ke vi diskutas kun mi! Kaj mi deziras ke ni amikiĝos intime. Fartu bone!
Amike via,
Celumio
Celumio edited this comment 3 months ago.
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
Pri la vorto amasbuĉado, mi emas uzi ĝin ĉiam kiam granda nombro da homoj estas mortigitaj en konfliktoj, sendepende ĉu tiuj homoj estis armitaj aŭ ne.
Mi estas radikala neperfortemulo (laŭ la ekzemplo de Gandhi) kaj pacisto, do miaopinie ne havas sencon distingi inter "laŭleĝa" mortigo de la malamiko dum militoj, kaj buĉado. Mi eĉ ne distingas inter terorismo kaj milito. Ekzemple, la milito de Usono kontraŭ Irako estis por mi krima ago terorista.
Do, jes, por mi estis amasbuĉadoj kaj la Usona Civila Milito, kaj La Dua Mondmilito, kaj la "Ŝohao" (la etna tut-amasbuĉado de eŭropaj judoj).
Miaopinie oni ne povas diri ke amasa mortigo de judoj estas amasbuĉado, dum amasa inter-mortigo de eŭropaj soldatoj dum la du Mondmilitoj ne estis amasbuĉado ĉar ili estis armitaj. Ili estis armitaj, jes, sed ili estis truditaj fare de iliaj registaroj mortigi unu la alian, mortigi la "malamikon". Soldatoj kutime estas popolanoj kiuj ne havas la eblecon elekti ĉu batali aŭ ne. Do, la milionoj de eŭropanoj kiuj mortis dum la du modmilitoj, militante en siaj naciaj armeoj, estis miaopinie amasbuĉitaj.
Eĉ kiam oni rekte elektas militi (ekzemple kiam junaj italoj elektis fariĝi partizanoj kontraŭ la italaj faŝistoj kaj la germanaj nazioj) oni estas iasence "devigataj" militi (tiu devigo devenas de ideologiaj konvinkoj, aŭ de la suferataj perfortoj, aŭ de la neceso sin defendi, ktp); do se oni mortigas, ni buĉas, kaj se oni estas mortigitaj, ni estas buĉitaj.
Milito ĉiam estas buĉado, kaj tial ke mortas granda nombro da homoj, temas pri amasbuĉado, sendepende ĉu la buĉitoj havis armilojn aŭ ne.
Tutcerte, kiam la buĉitoj estas tute sendefendaj (kiel ekzemple okazis al la judoj dum la Ŝohao), la amasbuĉado estas ege pli terura kaj etike ne-eltenebla... Sed ĉiam temas pri amasbuĉado (ĉu la buĉitoj povis sin defendi, ĉu ne)
Pri la agado de Dalaj Lama ĉi tie en Okcidento, temas pri nur politika agado, inspirita de la principoj de la Gandhi-a "ne-perforto".
Dalaj Lama ĉiam kaj ĉiam ripetadas, ĉi tie en Okcidento, ke sia politika movado tute ne celas sendependigon kaj eliron de Tibeto el Ĉinio, sed nur veran aŭtonomecon kaj respekton por la kulturon kaj religion de sia lando (ekzemple, tute evidentas ke kiam la ĉina registaro pretendas elekti la spiritajn gvidantojn de iu popolo, ĝi malrespektas la religia aŭtonomecon de tiu popolo; alia ekzemplo estas la malrespekto de la tibeta lingvo en la pasinteco - kaj ni esperantistoj devus esti tre sentemaj rilate al la rajto de ĉiu homa estulo konservi sian propran denaskan lingvon).
La perfortoj fare de tibetanoj kotraŭ han-oj tute kontraŭas la invitojn de la Dalaj Lama al sia popolo uzi nur ne-perforton.
Ĉi-rilate, la ĉina registaro devus konsideri ke la strebo trovi politikan interkonsenton kun la Dalaj Lama kaj la ekzilita tibeta registaro estas la plej bona manieron eviti ke tiuj tibetaj ribeluloj kiuj NE sekvas la metodojn de la ne-perforto kauzos pliakriĝon de la konflikto (kaj veran militon). Nomi la ekzilitan registaron "kilko" tute ne helpas... Se mi volas trovi pacan interkonsenton, mi ne povas insulti mian kontrauŭlon... Tio memorigas al mi la sintenon de la israela registaro, kiam ĝi akuzis Jasser Arafat' esti teroristo: la fina rezulto estis fiasko de la israela-palestina dialogo, kaj plifortigo de la _vere_ teroroismaj (perfortemaj) frakcioj de la palestina sendependa movado.
Mi tute konsentas kun vi rilate al tio kion vi skribis pri la naciismo.
Mi nur esperas ke la mondo povu estontece pliboniĝi.
[???ESPERANTO???]
Celumio says:
Celumio says:
Saluton! Pardonon pro malfrua respondo! Mi tuj ekskribis por respondi vin rehejmiĝinte. Do, mi nun eksplikas diskutatajn temojn de ni kaj skribitajn opiniojn de vi laŭ miaj pripenso kaj opinion.
Mi ne sciis ke vi estas pacisto, tiel vi argumentis per pacisma vidpunkto. Se tiel, vi rajtas uzi la vorton amasbuĉado en ĉiu-specaj militaj okazaĵoj. Ne nur tio, mi ankaŭ subtenas la vortan uzon amasbuĉado en ĉiu-specaj militaj okazaĵoj laŭ pacismo, kaj mi konsentas kun vi je via vidpunkto laŭ pacismo, kvankam mi estas nur pac-amanto, Ĉar mi ankaŭ amas PACON. Ĉu vi scias kial? Pro tio, ekde 1840, Ĉinio suferegis multe da amasbuĉadoj de la fortpovaj koloniistoj el la Okcidento, dufojajn Opiaj Militoj kun Anglujo, agresado de Anglujo kaj Francio 1860 (ili bruligis la faman ĝardenon de imperiestro, kaj forrabis grandajn nombrojn da raraĵoj de tien), milito Ĉinio kaj Japanio 1894, agresado de ok landoj de 1900, milito de Rusio kaj Japanio 1904-1905 (ili militis surtere en Ĉinio), grandskala agresado, invado kaj okupado de Japanio al Ĉinio sekvinte ĝis 1945. Ĝuste pro tiuj kialoj, ni ĉino amas PACON, ĉar ni havis grandan suferegon, grandan triston kaj grandan mizeregon. Vizitu muzeojn en Eŭropo, en Usono kaj en Japanio. Kiom da rabitaĵojn estas tie? Ĉu sufiĉas ke ni uazas la vorton nur amasbuĉado pri tiuj okazaĵoj? Aŭ amas+amas+amas+…….buĉado por ni ĉino! Mi tute konsentas kun vi aŭ pacisto pri difino Paco kaj Milito.
Tamen, kara amiko, vi donis al mi unu ekzemplon “la ribelo de Lhasa en Aprilo 1959”. Ni diskutis pri la nur konkreta militeto (aŭ konflikto, aŭ ribelo) nur laŭ historia bazo, objektive, ĉar vi ĵetis al mi nur konkretan historian okazaĵon, ne pri signifo de paciismo. Ĉu same kun armilo kaj sen armilo? Mi ne tiel opinias. Se laŭ via argumentito, Usono ne devu partopreni en la Duan Mondmilito kontraŭ faŝismo kaj nazio Germanio, Italio kaj Japanio,ĉar tiel okazigos pli grandan amasbuĉadon al ni. Lasu nin elteni suferon nur de faŝisma Germanio, Italio, kaj de militisma Japanio sufiĉe, ne plue de Rооsevelt, Churchill kaj Stalin. Laŭ mia scio, paciistoj dum la milito ankaŭ partoprenis en la batalo kontraŭ faŝistoj. Ĉu tio estas kontraŭdiro, aŭ vi devus redifini la uzan signifon de la vorto amasbuĉado, aŭ per la vorto milit-morto? Ŝajne vi ankaŭ emas uzi vorton ribelo, ĉu tio estis sen armilo, aŭ "ne-perforto"? Alie, ĉu oni ankaŭ eblus opinii ke milit-mortintoj de armeo de Ĉina registaro estis ampleksita en la amasbuĉado tiam tie laŭ via difino de la vorto? Tamen ŝajne mi ne povas vidi tion. Via argumento estas neklara, kontraŭdira ie. Mi ankoraŭ opinias ke vi misuzis la vorton amasbuĉado en batalanta okazaĵo en ambaŭflanko kun armilo, male kolektis la vorton konscie kun ia celo. Nu,mi nomas ĝin milit-morto.
Gandhi estas granda. Li batalis kontraŭ la Angla kolonisto kune kun sia popolo per la principo Ne-perforto. Li ĉiam batalis kune kun sia popolo, kaj kune frontis al diversaj malfacilaĵoj, persistis sian principon Ne-perforto. Kiel granda homo! Mi amas lin.
Kio estas Dalai Lamao? Mi havas neceson klarigi ion antaŬ la diskuto pri Dalai Lamao. Tibetano ne estis kaj –as sia popolo, sed sklavo. Lia popolo estas nur tiuj, kiuj sekvis lin fore eksterlanden. Ĝuste pro iĝo de sklavo al popolo, Dalai Lamao timis tion tiam, kaj li ne volontis ke ili iĝos kiel popolo. Por kontraŭ la iĝo aŭ la reformo ( ni nomas ĝin demokratia reformo), li kun sia armeo forkuris de Tibeto en Indion. Samtempe li forlasis siajn sklavojn, kaj ne estis kune kun ili, forkuris nur kun siaj intimuloj, kun armilo, tio certe ne estis ne-perforto. Ĉu ismo ne-perforto de Dalai Lamao estas sen kontinuo? Aŭ li iam uzis perfortan artifikon, nun neplu kaj iĝas ne-perfortan? Ĉu li estas nur duono da ne-perfortisto? Ne-perforto por li estas nur politika slogano aŭ politika artifiko. Alie, “tute ne celas sendependigo kaj eliron de Tibeto el Ĉinio.” Tio ĉi estas pli granda politika mensogo aŭ plitika artifikego. Ĉu ni forgesis jam Cosovon? Komence Usono ankaŭ donis al la tutmondanoj la permeson “ Cosovo ne sendependiĝo el Serbo.” Kiel nun? Kiu kredas tion, tiu certe estas naiva infano.
En mia memoro, Ĉu Israelo ne insultis lian kontraŭulon Hamas teroristo dum la interparolo? Ĉu Usono ne insultis Nord Koreion perversa reĝimo dum la interparolo de sesflankoj? Eĉ Usono skribis tion en sian liston perversaj reĝimoj, jen Usono insultas ĉiutage antaŭ la forigo, pli saĝa faro! Dalai Lamao aŭ la okcidento ĉiam serĉas problemon kaj erareton de Ĉinio por nigrigi. Fakte tio ne estas problemo. Li oftege vizitas la okcidentajn landojn kaj intervidiĝas kun diversaj politikistoj cele por altrudi premforton al Ĉinio kaj akiri pli fortan politikan pezilon. Ĉu tio estas bona agado?
En la mondo ekzistas mirinde da similaj fenomenoj. Mi havis amikon, kiu naskiĝis kaj vivis en Scotlando. Iam li vizitis mian urbon, tiam li diris ke li ne ŝatas anglon, ĉar anglo okupas scotlandon. Nun li vivas en Aŭstralio. Ĉu Scotlando devus sendependiĝi de Anglio? Kaj alia ekzemplo, iu esperantistino devenis de Bretagne. Ni babilis per interreto iufoje. Ŝi havis similian diron ne ŝati francon. Ŝia nacio havis propran kulturon kaj lingvon, sed franco senigis la lingvon. Ĉu Bretagne rajtas sendependiĝi el Francio? Mi ofte pripensis tion,kaj kelkaj similoj ĉirkaŭŝvebas en mia kapo, kiam la okcidento tumultas pri Tibeto. Plimulte, Nordirlando, Malvinas Insularo de Anglujo; Corsica de Francio; Cicili de Italio, Kurds de Turkio kaj Sikkim estis aneksita de Indio en 1975 kaj aliaj.Mi petus vin helpi ilin, kara mia amiko. Ne per du-speca normo, ĉu la okcidento same respektas rajton de serbano en Cosovo?
Mi elkore dankas vin por ke vi sincere trarigardis la mensogajn fotojn! Kelkaj amikoj diris ke ni ĉino ne estas objektiva, propaganda. Tamen ili eĉ ne volontas demonstri propre por sia objektiveco, kial? Propagando estas je ambaŭflankoj. Sed tamen ni vidis la propagandon sub mensogo sisteme kaj kontinue, kiu trompis, as eĉ kaj os legantojn de la okcidento. Nepala kaj India policoj estas diritaj kiel la Ĉina, ili pelas tibetanojn surtere en Ĉinio. Ĉu tio estas fakto? Kaj uzi nur bezonatajn partojn de la fotoj tranĉite. La intervjua parolo de Ĉina televido estis tradukita de India televido en la renversan enhavon. Mi dubas la verecon de la raportitaj enhavoj sub la mensogaj fotoj. Se neglekte je unu foto, tio estas kompreniga. Tamen ni vidis tro multe da tiaj fotoj kaj faroj, konscie kaj cele. Mi jam klare travidis la veran celon post la mensogo. Ĉu libereco? Ĉu demokratio? Ĉu justa? Popolo en la okcidento certe estas trompita je tiaj mensogemaj amaskomunikiloj. Jes, ni estas samideanoj, nia celo lernanta Esperanton estas homara paco, harmonio kaj interkompreniĝo inter popolo. Tamen ni vidas ankaŭ ke iuj esperantistoj faras aferojn kontraŭ la ideo de Esperantismo. Tio ja estas doloriga.
Kara amiko, kun plezuro mi diskutas kun vi pri tiuj problemoj, nur mia propra vidpunkto kaj pripenso. Eble tio interkomprenigos nin, aŭ ne. Do, estas sufiĉa, ke ni restigas kaj malkovrigas la veron antaŭ publiko kaj esperantistoj tutmonde. Dankojn!
Amike via,
Celumio
Celumio edited this comment 2 months ago.
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
mi kore dankas vin pro via interesa respondo.
Bedaŭrinde, mi dum ĉi tagoj ne havas tempon por respondi, sed mi tion faros estontece.
Fartu bone.
Amike salutas vin
Anĉjo.
[???ESPERANTO???]