Antonjo Published on June 27, 2008
by Antonjo

Antonjo's blog

Browse posts
Kiel estos nia vivo post la morto?
9 comments (latest 2 months ago)
Granda Kanario
Posted on May 23, 2008
Kanarioj
Posted on May 23, 2008
Juan Régulo Pérez
Posted on May 23, 2008
1 comment (latest 2 weeks ago)
La tejdo
Posted on May 23, 2008
1 comment (latest 2 weeks ago)
La elefanto
Posted on May 20, 2008

More information

This post is public
Free use
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 949 times

Kiel estos nia vivo post la morto?

Friday June 27, 2008 at 11:49PM

 Mi ĉiam pensas kiel estos nia vivo post la morto, oni diras ke multaj personoj kiam estis inter la vivo kaj la morto, eli vidis eliri sian korpon kaj vidi tunelon el lumon, mi ne scias se tion estas vero aŭ malvero, mi nenian estis inter la vivo kaj la morto, dank´al Dio.

La tunelo el la lumo
La tunelo el la lumo

9 Comments / add your comment?

Miaohui says:
Multaj en ĉinio opinias, ke post nia morto ni eniros novan vivon.
En mia hejmloko okais kelkaj aferoj, kiuj pruvis la supran opinion.
En mia vilaĝa iu maljunulo preskaŭ samaĝa kiel mia patro memoris bone, ke li estis porko en du vivoj en sama familio ĉirkaŭ dek kilometrojn for de nia vilaĝo. Nun li ankoraŭ vivas kaj memoras sian porkecon klare.
Kiam mi estis knabo, fremda soldato el alia provinco venis al mia najbara vilaĝo. Li rekte iris en domon, kaj trovis siajn familianojn en la antaŭa vivo. Certe la familianoj konstatis pri tio.
En alia najbara vilaĝo, trafika akcidento okazis al kvarjara knabino kaj forrabis ŝian vivon. Ĝuste tiam, ŝia patrino naskis bebon. Tuj naskiĝinte, la bebo diris mirigite, "Panjo, miaj manoj estis grandaj, sed nun ili estas tro malgrandaj." Timigite, la patrino frapis ĝin je la vango, kaj ĝi ne plu parolis antaŭ sia elkreskiĝo. Sed kreskinĝinte, ŝi forgesis ĉion pri sia antaŭo.
Tiaj fenomenoj kongruas al la teorio de budhismo, kiu klarigas tion des pli klare.
Posted 16 months ago. ( permalink )
Antonjo says:
tre interesa via opinio, kelkaj fojoj mi sentas kiel se mi antaŭe ankaŭ estus ĉe alia vivo kaj tiuj pensoj mi igas pensi min pri vian opinion.
Dankon pro via interesa opinio.
Posted 16 months ago. ( permalink )
Miaohui says:
Kiam mi estis knabo 13 jara, mi travivis sperton eksterordinnaran en alies okuloj.
Do mi skribis pri tio antaŭ iom pli ol dek jaroj. Se vi interesiĝas pri tio, vi povas legi la skribaĵon je la suba adreso: www.ebudhano.cn/eo/bencandy.php?fid=6&id=34
Posted 16 months ago. ( permalink )
Helena Tylipska says:
Karaj Kanariano kaj Miaohui, Mi havas mian propran ideon pri "mia"posta vivo. Precipe mi certas ke neniam mi molestos iun ajn post mia morto (tion mi faras sufiĉe dum la vivo - provu demandi al Attilio :-)) ). Mi estos kontenta kaj feliĉa se postvivos min memoro pri mi, la bona memoro pri mi, do mi lasos al ĉiuj, kiuj min konis, min amis, eron de mi mem, samkiel nun vivas en mi miaj amikoj, kiuj ekmankis, mia patro kaj ĉiuj kiujn mi amis kaj respektis dum ilia vivo. Ili plue vivas en mi. Kaj tio , kio fizike restos el mi, taŭgos por kreskigi novan arbon, floron, herbon: tiun manĝos kaprinoj aŭ kunikloj, la arbo donos hejmon al birdoj kaj ombron al homoj, la floro feliĉigos iun. Do ankaŭ mia vivo iumaniare daŭros...kaj la ideo tute ne malplaĉas al mi, eĉ se al aliaj povas ŝajni bizara
amike Helena
Posted 16 months ago. ( permalink )
formiko says:
Nu, Jesuo diras ke nur li havas la veron, kaj post la morto, nur tiuj homoj, kiu estas el la vera familio de Kristo spertos vivo kun Kristo. Li diras, ke ni ne povas imagi. Jesuo ankaŭ diras, ke homoj kiuj ne kultos lin, estas detruita en Ŝeol. (Ili ne torturiĝas por ĉiam. Li nur forigos ilin.) Ni ne devas konjekti. Li jam diris al ni. Vi povas kredi ĝin aŭ ne.
Posted 15 months ago. ( permalink )
César Dorneles says:
Kiel spiritisto permesu, ke mi prezentu mian opinion: fakte nur ekzistas la morto de la ilo (fikiza korpo) pere de kiu ni manifestiĝas en ĉi tiu dimensio (fizika). En la eksterfizika dimensio ni plu havas nian eston kaj plu vivas preskaŭ samkiel ĉi tie: ni ĝuas la kompanion de la amataj estuloj, ni laboras, ni studas, ni distriĝas - kompreneble se ni havas kondiĉojn kaj meritojn por tio - dum ni atendas novan reenkarniĝon, kies celo estas la morala kaj intelekta disvolviĝo de la individuo.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Roland Platteau says:
Claude Piron, la ĵus forpasinta elstaran esperantiston, havis dum infanaĝo memoroj ke li vivis antaŭan vivon kial ĉina junulo, dum milittempo, kaj, ke li mortis pro kuglo sur tegmento. Sed liaj gapatroj ne volis kredi lin, kaj ĉikanis lin ĝis kiam li konsentu diri, ka ne estas vere, ke tion li fantaziis. Sed esti trudita diri tiun malveron lin multe ĉagrenis . Tion li rakontis en intervjuo (mi retrovis ĝin ! www.ikso.net/pironejo/Interesaj_Respondoj.html )
Posted 11 months ago. ( permalink )
Pedro Hernández says:
Mia opinio estas kiel tiu de Helena, pli malpli. Tamen, mi estas oficiale agnoskita kiel organdonanto, tio signifas, ke kiam mi mortos, ĉiuj organoj de miaj korpoj, kiuj povus esti utilaj kaj uzeblaj (koro, hepato, renoj, haŭto, mi ne scias kio pli) estos uzataj por daŭrigi la vivon de aliaj homoj. Por mi, tio estas maniero por daŭrigi mian propran vivon mem, transdonante mian propran vivon al aliaj homoj.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Elbertinumpro says:
Sed estas homoj - mi konas homojn - estas libron de Neale Donald Walsch - antaŭteksto
" Zu Hause in Gott - über das Leben nach dem Tode " " Home with God - In a life that never ends " 2006
heime en Dio - pri la vivo post la morto -
mi legis kun scivolemo -
Posted 2 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...