About this blog

  • 20 posts
  • 11 185 visits / 1 comment
August 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30 31            

Archives

August 28, 2009

nur ludo :-)



Neniel miksu…aŭ ne egalas…



La ora foro

Kun

Fora oro



*

La mikroĉipo

Kun

Mikropiĉo



*



pika dorno

kun

dika porno’



*



pigra nano

kun

nigra pano



*



manon premi

mamon preni





Konsiloj



Ĉu vi havas en la kapo nebulon?

Manĝu ĉiam lakton, frukton, ne bulon!



Unu glaso da freŝa lakto

Lumigas la kapon, jen fakto.

Published at 15:03 ( 16 comments / 290 visits )
This post is public

July 22, 2009

Hajkoj pri sunfloro

Variantoj bonvenas :-))

read more
Published at 15:25 ( 24 comments / 440 visits )
This post is public

June 30, 2009

Hajkoj kaj floroj



h5
h5

Estas somero
Bunta papilio dancas
Sur la lavendo

Bunta papilio
Dancadas kun zefiro
Senombra brilo

Lilaj lavendoj
Alloge bonodoras
Dancas papilio



h4
h4

Velkanta rozo
Akra sunbrilo murdas
Ĝin, flora sorto


h3
h3



Matena roso
Larmogutojn feinajn
Ploras la rozo?

h2
h2

Sur ruĝaj rozoj
Magiaj kristalgloboj
Brilas rosgutoj

h1
h1

Jen rozo brilas
Sur ĝi aventurema
Formiko iras

Sur flava rozo
Brilas kristalglobetoj
Forpasis pluvo





Published at 20:34 ( 8 comments / 267 visits )
This post is public

March 4, 2009

Populara kanto en Hungario



http://www.youtube.com/v/kp-TG5v0emY&hl=en&fs=1

Hol szőke sellő, lenge szellő játszik a Tiszán

Ott él egy nép, legendák népe ott az én hazám

Az ősi Kárpát őrzi álmát hű Csaba vezér

Ki csillagoknak égi útján vissza-visszatér.



//:Hogy jön, szívünk várva várja, hogy felzeng a trombitája

Szép vagy, gyönyörű vagy Magyarország

Gyönyörűbb, mint a nagyvilág

Ha zeng a zeneszó, látom ragyogó, szép orcád.

Táltos paripánkon odaszállunk

Hazahív fű, fa, lomb s virág

Úgy sír a hegedű, vár egy gyönyörű szép ország.://



Ott dalos ajkú mind a lány, mert dal terem a fán

És délibábos tündérkastély leng a vén Tiszán

A Rónaságon, hét határon száll, repül a szél

Huszárok kedve éri csak be hogyha szárnyra kél



Proksimiga esperanta teksto ( pli-malpli redonas la enhavon, kaj kantebla)



Kie fein' blonda kun zefiro ludas sur river’

Vivas popol’ de l’ legendoj mia patruj’ jen

Karpatoj la sonĝojn gardas de sur Laktovoj’

Reĝido Csaba revenas el la for’ (Csaba pr: ĉaba)



Niaj koroj lin atendas per trumpeto li signon sendas

Estas mirinda vi Hungario

Pli mirinda ol granda mond’

Se sonas la muziko brilas bele viaj vangoj

Flugas tien ni per flugĉevaloj

Atendas hejmen nin ĉio

Jen ploras la violon’, vokas mirinda patroland’



Kantoj kreskas sur la arboj kaj kantas la knabin’

Flosas sur Tisza miraĝokastel’ de l’ fein’ (Tisza pr.: tisa)

Tra Ebenaĵo jen libere flugadas la vent’

Konkure kun la husara gaja vivosent’



Published at 15:46 ( 10 comments / 602 visits )
This post is public

February 16, 2009

Guantanamera lau hungara klimato kaj vetero-rilatoj

Guantanamera



Ĉi tie palmoj ne estas

Sur kampoj vinberoj kreskas

Ĉi tie palmoj ne estas

Sur kampoj vinberoj kreskas

Kaj oni kantas pri vino

Bonega kampara vino

Kampara vino kaj bela kamparanino

Kampara vino bonega kampara vino





La kantoj spiras odoron

De bona kampara vino

La kantoj spiras odoron

De bona kampara vino

Bonega kampara vino

Ĝojiga ne nur por viro

Kampara vino kaj bela kamparanino

Kampara vino bonega kampara vino



Ni disdividus ĉi vinon

Kun la soifa homaro

Ni disdividus la vinon

Kun la soifa homaro

Ĉar de la vino kampara

Iĝus ĝi sana kaj gaja

Kampara vino kaj bela kamparanino

Kampara vino bonega kampara vino



Published at 20:58 ( 14 comments / 1871 visits )
This post is public

February 9, 2009

Vojerariĝanta supre



Viro vojeraras per sia varmaera aerostato. Iom malsupreniĝas, kaj ekvidante virinon starantan sube sur la tero alkrias ŝin :

Pardonu! Ĉu vi povus helpi al mi? Mi promesis al mia amiko renkontiĝi kun li jam antaŭ unu horo, sed mi vojeraris, kaj mi nun eĉ ne scias kie nun mi estas.

La virino de sur la tero respondas jene :

- Vi troviĝas en varmaera aerostato je ĉirkaǔ 10 metroj super la tero, inter 40. kaj 41. gradoj de norda latitudo, kaj inter 59. kaj 60. gradoj de okcidenta longitudo.

- Vi certe estas inĝeniero – diras la viro.

- Jes, fakte, sed de kie vi scias tion?

- Ĉio, kion vi diris al mi, teknike estas korekta, sed mi eĉ koncepton ne havas, kiel mi utiligus tiujn informojn, eĉ ankoraŭ nun mi ne scias, kie mi estas. Verdire vi ne tre helpis min, eĉ obstaklis min en mia vojo.

- Vi laǔ mi estas politikisto – respondas la virino.

- Vere - kapjesas la viro konsentante - sed de kie vi scias tion?

- Vi ja ne scias kie estas, nek tion, kien iras. En la momentan pozicion vin kuntrenis la favoraj ventocirkonstancoj. Vi donis tian promeson, pri kiu eĉ koncepton ne havis, kiel povos ĝin plenumi, kaj nun atendas la solvon de via problemo de homoj troveblaj sub vi. Fakte vi troviĝas en la sama situacio, kiel antaŭ nia renkontiĝo, sed tiu jam estas mia respondeco.





Published at 20:20 ( 5 comments / 308 visits )
This post is public

January 18, 2009

Du hajkoj

Maljuna luno

El sub akvospegulo

Sin junan spektas



Nia juneco

Ĝis fin’ nin akompanas

Pasint’ ne pasas



Published at 19:25 ( 9 comments / 391 visits )
This post is public

January 18, 2009

Kiel vivi ?



Fiŝisto hejmenvenas en sian vilaĝeton per kenato kavigita el unu arbotrunko. Tie renkontas eksterlandan merkatesploriston, laborantan ĵus en tiu ĉi evolulando. Li demandas la fiŝiston, kial tiel frue li hejmenvenis. La fiŝisto respondas, ke kvankam li povus resti ankoraǔ, sed kaptis jam sufiĉe da fiŝoj por prizorgi sian familion.

- Cetere pri kio vi pasigas vian tempon? – demandas la fakulo la fiŝiston.

- Nu, mi fiŝkaptadas. Ludadas kun miaj gefiletoj. Kiam la vetero varmegas, ni ripozadas. Vespere kune ni vespermanĝas. Ni kunvenas kun geamikoj, kaj muzikadas …



La merkatesploristo ĉi tie interrompe :

- Atentu! Mi havas universitatan diplomon, kaj multe studis pri tiuj aferoj. Mi volus helpi vin. Vi devus fiŝkaptadi dum pli longa tempo. Vi povus akiri multe pli da mono, kaj aĉeti pli grandan boaton. Per pli granda boato vi povus akiri ankoraǔ pli multe da mono, kaj post ne longa tempo eĉ trenretohavan boatofloton.

- Kaj poste? – demandas la fiŝisto.

- Poste evitante fiŝvendiston, vi mem povus vendi la kaptitajn fiŝojn rekte al fiŝprilabora uzino, aǔ vi mem povus ekigi propran fiŝprilaboran uzinon. Tiam vi povus translokiĝi de ĉi tie eble al Parizo , Novjorko aǔ ien ajn, kaj de tie vi povus direkti vian entreprenon.Eĉ, ankaǔ tion vi pripensus, ĉu valorus enkonduki vian entreprenon al borso, kaj tiam vi jam povus akiri milionojn da mono.

- Kaj kiom da tempo mi bezonus por ĉio ĉi? – interesiĝas la fiŝisto.

- Ĉirkaǔ 15-20 jarojn – respondas la merkatesploristo.

- Kaj poste? – demandas denove la fiŝisto.

- Tiam komencus iĝi pli interesa via vivo. Vi povus emeritiĝi. Vi povus forlasi la bruan nervozigan urban vivmanieron, kaj translokiĝus foran, silentan, kvietan vilaĝeton.

- Kaj poste kio okazus?- demandas la fiŝisto.

- Poste vi havus tempon por fiŝkaptadi, ludi kun viaj infanoj, en varmego ripozadi, vespermanĝi kun via familio, kaj kunveni kun geamikoj iom muzikadi …





Published at 18:33 ( 10 comments / 378 visits )
This post is public

January 17, 2009

Simpla ŝerco



Ankaǔ skulptaĵoj malsatas



Virino kun sia amanto tute nude kuŝas en la lito, kiam audiĝas ŝlosilotintado. Kion fari nun?

Virino prenas delikatan porbeban oleon, per ĝi ŝmiras la viron tutkorpe kaj surŝutas pudron.

Poste ordonas al li, ke staru en la angulon de la dormoĉambro imitante skulptaĵon, kaj eĉ ne ekmoviĝu, ĝis kiam ŝi ne signos al li.

Enpaŝanta la edzo tuj rimarkas tiun strangaĵon, kaj demandas:

- Kio ĝi estas tie en la angulo?

- Tiu ? Tiu estas moderna skulptaĵo. Hieraǔ mi vidis similan ĉe geedzoj Tajloro, kaj tiom ĝi ekplaĉis al mi, ke hodiaǔ ankaǔ mi aĉetis, kaj ankaǔ mi starigis en la angulon de la dormoĉambro.

Edzo laǔdas ŝin, kaj estanta lacega tuj iras dormi. Je la kvara matene li ellitiĝas, iras en la kuirejon, prenas grandan tason da lakto, kaj sandviĉon kun fromaĝo. Revenanta en la dormoĉambron aliras „skulptaĵon " kaj diras:

- Almenaǔ manĝu do iomete. Ankaǔ mi staraĉis idiote tri tagojn en la dormoĉambro de geedzoj Tajloro, sed neniu min demandis, ĉu mi malsatas….



Published at 16:46 ( 6 comments / 281 visits )
This post is public

January 14, 2009

Por César Dorneles pri neĝo

.La neĝofloko tute simple estas akvokristalo La neĝokristaloj naskiĝas en la nuboj, kiel simplaj heksagonaj glaciokristaloj ĉirkaǔ polveretoj. Ilia posta evoluo dependas de temperaturaj kaj humidoplenaj interrilatoj de la nuboj: unue kreskigas ses branĉetojn, poste interligajn duedrojn, fine je certa temperaturo longajn dendritecajn plilongaĵojn.
Laǔ la scienculoj ne ekzistas du samaj neĝflokoj.La naskiĝantaj kristaloj ankoraǔ pli similas, sed inter iomete aliaj cirkonstancoj ĉiu floketo elformas propran „vizaĝon”.
Grandaj scienculoj, kiuj okupiĝis pri neĝoflokoj: Kepler, Descartes, W. Bentley, Ukichiro Nakaya
La neĝfloko estas vera miraklo de la simetrio. Kian simetrion fakte ĝi montras? Unue, la sesobla rotaciosimetrio, kiu troviĝas en la intersekca punkto de la ses speguloedroj, kaj la 3-3 spegulduedroj. Krome la neĝfloketoj havas ank
oraǔ unu speguloduedron, kiu estas orta al la rotacia akso.





























Kaj el ĉio ĉi oni vidas vintre molan blankan brilantan kovrilon, kiu estas tre bela, sed …ege malvarma

Published at 18:16 ( 0 comments / 135 visits )
This post is public

January 14, 2009

Glaciokrusto

glaciokrusto kovrita de facila blanka vualo
glaciokrusto kovrita de facila…
Frosta griza vintra tago. Mi tute ne emas elpaŝi el la domo, ne riskas rompi iun mian parton. De nokto pluvas senĉese, kaj estanta - 4 gradoj la pluvo falanta frostiĝas kovrante ĉion per glaciokrusto. Kaj jen nun per facila neĝovualo ornamas la tutan sinjoro Vetero.

Published at 09:55 ( 8 comments / 356 visits )
This post is public

March 13, 2008

ĉu vi konas?

 

ESPERANTO 2.0 TV - mezgranda bildo kun kodo:


<a href="http://worldtv.com/esperanto_2.0_tv/"><img

farita de http://www.ipernity.com/home/ladislao

Published at 21:18 ( 8 comments / 1223 visits )
This post is public

February 12, 2008

Limeriko-formaj rimludoj



tri edzinojn havas tiu ulo

kial faras tion vi, vi mulo

unu edzino ja absurda

du estus bigamio murda

mi estas pri geedziĝ’ fakulo

*

ĉe la lago fakulo

fiŝkaptadus per kulo

sed la obstina insekto

an’ de sinmortiga sekto

transformiĝis makulo

*

belulin’en lito kuŝis

viro ŝin tenere tuŝis

malkovris garde

ekfajfis arde

tutan idilion fuŝis

*



bela knabino staras ĉe muro

loge montriĝas ŝia femuro

mi vane ŝin amas

domaĝe mi lamas

krome povrul’ mi estas lemuro

*

frenezeta amazono

vestanta nur en mamzono

feliĉe fajfas

mesaĝon tajpas

MIN gapas la garnizono

*

Olda avino en Buda ( Buda estas okcidenta parto de Budapest)

Promenas surstrate nuda

Gaje ŝi kantas

Tiel min amas

Belega karulo juda





Published at 20:27 ( 9 comments / 1399 visits )
This post is public

January 29, 2008

Poem-libro "Purakore"





Bonkore mi rekomendas ĉi volumon al poezio-amantaj esperantistoj. El la poemoj de eble plej ŝatata hungara poeto Attila József elektadis kaj eminente tradukis Imre Szabó.

La libro estas mendebla/aĉetebla ĉe:

http://www.ipernity.com/home/ladislao



Published at 19:14 ( 3 comments / 776 visits )
This post is public

January 28, 2008

Gajigi miajn gastojn

 Limeriko-formaj rimludoj

 

bela knabino staras ĉe muro

loge montriĝas ŝia femuro

 mi vane ŝin amas

domaĝe mi lamas

krome povrul’ mi estas lemuro

 

 

frenezeta amazono

surhavanta nur mamzonon

feliĉe fajfas

mesaĝon tajpas

MIN gapas la garnizono

 

 

 

Olda avino en Buda                               ( Buda estas okcidenta parto de Budapest)

Promenas surstrate nuda

Gaje ŝi kantas

Tiel min amas

Belega karulo juda

 

 

 

 

 

 

 

Published at 19:43 ( 8 comments / 849 visits )
This post is public

January 12, 2008

Kék ibolya- Blua violo (esperanta teksto de la kanto en mia ludlisto)

popolkanto - melodio en mia ludlisto, kies esperanta teksto estas la suba:

Violeto triste klinas la kapon Kék ibolya búra hajtja a fejét
Freŝa roso ne karesas vizaĝon nincsen aki megöntözze a tövét
Ros’ matena refreŝigu bluan violon szállj le harmat a kék ibolya gyenge tövére
Nun ektrovis mi la veran amoron most találtam egy igaz szeretőre

Kiel longa larĝa estas la vojo jaj de széles jaj de hosszú az az út
Mia karul' laŭirus por ĝojo amelyen a régi babám elindult
Mia karul' returniĝu de sur la vojo régi babám térj vissza a régi utadra
Rememoru je promesita vorto emlékezz a tegnap esti szavadra


De sur la voj’ mi returni ne povas Hosszú útról visszatérni nem lehet
Mian amon plu kaŝteni ne volas a szerelmet eltitkolni nem lehet
Mia amo larĝas kiel maro ondanta a szerelem szélesebb a tenger vízénél
En la mondo restis mi orfa sola árvább vagyok a lehulló levélnél

Published at 19:47 ( 3 comments / 807 visits )
This post is public

January 9, 2008

Csillagok, csillagok - (steloj, steloj ) esperanta teksto de la kanto en mia ludlisto

Ho, brilanta stelarlumo de  ĉielo!

Montru vojon al la junul' via helo!

Montru vojon tie al la vilaĝfino,

li ne trovas hejmon de la karulino.

 

esperantigis: Imre Szabó

Published at 20:06 ( 10 comments / 1020 visits )
This post is public

January 5, 2008

Esperanta teksto de du hungarlingvaj kantoj en mia ludlisto("Naskiĝi devas" kaj "En proksimaj..")

 

 La tekstoj proksimume redonas la originan enhavon.

 

 

 

 

 

 

En proksimaj lokoj /Közeli helyeken/ - de Bikini

 

 

En proksimaj lokoj valoj kaj montetoj en profundaj minejoj kaj en kavoj

En proksimaj lokoj valoj kaj montetoj jen resonas miaj paŝoj

tre peze premas la tempo min pereas vojo de antaǔ mi

pluiros tamen eĉ malgraǔ vol’, se ne kunvenos vi por konsol’

lavas pluvo min kaj sekigas la vent’ min instigas la espero - sent’

el polvo estis kaj polviĝos mi sen spur’ timas perdiĝi mi

 

 

 

 

Naskiĝi devas /Születni kell/  

 

Naskiĝi devas ni ĉiu tage nova militon iri vole nevole

En la batal’ ja venki por feliĉo kaj nia am’

Naskiĝi devas ni ĉiu tage  nova sonĝi pri mondo kiu estos certe bela

En la batal’ ja venki por feliĉo kaj nia am’

Super nubaro flugu kun mi gvidu min tra tuta viv’ grizan lunon vi sunbrilu

Super nuba flugu kun mi gvidu min tra tuta viv’ portu min al transa bordo iam

Turniĝas kun mi jen ĉio nun pasintaj jaroj kaj venont’

Turniĝas kun mi jen ĉio nun vi sonĝu plu ho karul’

 

Vivi ĉi tie ni devas ĉiutage renaskiĝante lukti denove

En la batal’ ja venki por feliĉo kaj nia am’

Naskiĝi devas ni ĉiu tage nova sonĝi pri mondo kiu estos certe bela

 

En la batal’ ja venki por feliĉo kaj nia am’

Super nubaro flugu kun mi gvidu min tra tuta viv’ grizan lunon vi sunbrilu

Super nubaro flugu kun mi gvidu min tra tuta viv’ portu min al transa bordo iam

Turniĝas kun mi jen ĉio nun pasintaj jaroj kaj venont’

Turniĝas kun mi jen ĉio nun vi sonĝu plu ho karul’

 

 

Serĉas vin mi en vent’ matena en sunbril’ somermeza vi estas la stelo ĉiela

Floreto ne forvelku al mi vi nun revenu

Super nubaro flugu kun mi gvidu min tra tuta viv’ grizan lunon vi sunbrilu

Super vasta ter’ flugu kun mi gvidu min tra tuta viv’ portu min al transa bordo iam

Turniĝas kun mi jen ĉio nun pasintaj jaroj kaj venont’

Turniĝas kun mi jen ĉio nun vi sonĝu plu ho karul’

 

Published at 19:58 ( 0 comments / 693 visits )
This post is public


← previous 1 2 next →

( 20 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Erzsébet Tuboly

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...