Onjo Published on January 28, 2008
by Onjo

Onjo's blog

Browse posts
al mi mankis tio ĉi!
15 comments (latest 12 months ago)
neĝo en la Garrotxa
Posted on December 17, 2007
3 comments (latest 22 months ago)
finna eduksistemo
Posted on December 7, 2007
14 comments (latest 14 months ago)

Keyword tags

hejmo
mastrumado

More information

This post is public
Free use
  1. Read 2 116 times

al mi mankis tio ĉi!

Monday January 28, 2008 at 05:58PM

Nun mi skribos pri hejmmastruma afero. Ĝi povas ŝajni sensignifa aŭ male, depende de via sperto kaj aspiroj. Por mi ĝi estis grava malkovro, tial mi skribas, evidente :)

Mi devas komenci per konfeso: mi ne ŝatas faldi vestaĵojn kaj speciale T-ĉemizojn. Se mi perdas tempon por tio ĉi, almenaŭ rezultiĝu bele, ĉu ne? - ĉiam pensis mi. Sed ve - mi ne sukcesis! Kiudiable mi faldu, se aperas nur iomete malpli da sulkoj ol sen faldi? (Alia konfeso - mi havas malmultan paciencon). Mi envie rigardis kiel vendistinoj en vestaĵvendejoj lerte kaj momente preparis montetojn da ideale falditaj T-ĉemizoj aŭ ĵerzoj. Neniu eksplikis al mi la sekreton. Kaj jen hodiaŭ mia vivo ŝanĝigis - dank'al amikino mi malkovris facilan kaj brilan metodon. Mi ĵus provis kaj... "erinaco funkcias"*! Oni devintus lerni tion infane por ne pasigi multajn malplezurajn minutojn dum jaroj, kiel mi faris .

Jen la filmeto: http://www.youtube.com/watch?v=b5AWQ5aBjgE (fakte estas kelkaj tie, provu la rilatajn ligojn)

*estas longa historio pri tiu erinaco, konata en certaj rondoj

15 Comments / add your comment?

Manolopro says:
Ĉu vi jam sukcesis?

Mi lernis tion antaŭ unu aŭ du jaroj, sed mi preferas la tradician manieron, ĉar por tiu ĉi nova endas bone glata malmola surfaco kiun mi kutime ne disponas kiam mi haste malpendas kaj faldas la vestojn.
Posted 21 months ago. ( permalink )
Onjo replies:
Jes, mi tute bone sukcesis! Kaj, laŭ mi, ne bezonatas vere glata surfaco, ĉar plej gravas preni la ĉemizon per ĝustaj punktoj kaj poste skui ĝin en aero. Mi kutime faldas surlite kaj ankaŭ tiu ĉi metodo funkcias tie :)
Posted 21 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro says:
Ankaŭ mi neniam sukcesis bone faldi. Dankon pro la sciigo. Mi provos laŭ tiu maniero!!
Posted 21 months ago. ( permalink )
Mirabelinka says:
Kiel rapida maniero, mi devas provi, dankon! :-)
Posted 21 months ago. ( permalink )
Odamir says:
Ankau mi devas lerni kiel bone kaj rapide faldi vestajhojn! Mi estas chiam kurante kaj eble tiu nova metodo helpos min! :-)
Posted 21 months ago. ( permalink )
Éva Juhász says:
Ankaŭ mi bezonas ĉi tiun sciiencon!
Do, mi iras por praktiki!
Posted 21 months ago. ( permalink )
Onjo says:
Karaj, mi ĝojas se tiu ci informo estos utila por vi!
Posted 21 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * says:
ĝis nun mi sufiĉe bone scipovis faldi ŝtrumpetojn kaj kalsonetojn (tangaojn ne, tamen). Nun estas la ebleco ke mi eklernu pri aliaj vestaĵoj :DDD
Posted 21 months ago. ( permalink )
Moho says:
kara onjo,
viziti multaj retpagaroj inkluzive "youtube" estas malpersemata el nia lando. tio signifas ke oni ne povas viziti ilin pro filtrado. krome la konektilo al la reto ĉi-tie estas tiom malrapida ke oni bezonas longan tempon por elŝturi la filmeton. tamen mi tre ŝatas vidi la filmeton. eble mi povos elŝuti ĝin dank, al retpaĝoj kiujn ĉi-tie oni nomas filter-rompanto. vi ne imagis tiaj stultaĵoj (filtrado) ekzistas ie en la stranga mondo! ĉu ne?
Posted 21 months ago. ( permalink )
Moho edited this comment 21 months ago.
Onjo replies:
ho, mi bedaŭras ke ekzistas cenzuro! certe, mi legis pri tio en la blogo de Reza, ekzemple. mi scias ke ankaŭ en aliaj landoj, kiel Ĉinio, oni ne ĉiujn paĝojn povas viziti. Sed kiam mi skribis la mesaĝon, mi tute ne pensis ke iuj havos grandajn malfacilaĵojn por vid la filmeton :( Mi esperas ke la filtro-rompanto helpos al vi! Se ne, mi povas desegni skemon por ekspliki la rapidan faldmetodon :) Ni preteriru la cenzuron kiel eble!
Posted 21 months ago. ( permalink )
Genoveva says:
Vi do povas iomete deturni la cenzuron per filter-rompanton. ??
Jes, estas reale stultaĵo tiujn filtrado.
Sed mi esperas ke vi jam sciis faldi ĉemizon ĉar, jen estas bonega metodo.
Mi tuj provas
Amike
Posted 21 months ago. ( permalink )
La Pafklik- Hiphopa kompilo pretas ! http://bit.ly/hhk_vol1 says:
hej Onjo saluton el Pariz' de Cyrille aka Platano ;)
myspace.com/lapafklik
Posted 20 months ago. ( permalink )
Imre Szabo says:
Mi certis ĝis nun, ke mi povas faldi miajn ĉemizojn. Nun mi perdis ĉiun certecon... sed mi iras gladi, poste mi revenos (kiam mi havos labormaterialon). Sed nun mi ne certas jam, ĉu mi bone ligas la kravatojn. Mi praktikadas ĉion, nur tiel instinkte, nekomprenante... Kaj tiel pasas mia tuta vivo... Mi malcertas jam pri ĉio... Eh!
Posted 16 months ago. ( permalink )
Irek Bobrzak says:
Finiĝis entuzjasmo komenti vian rakonton, do skribos ion ankaŭ mi. Sed ne pri la faldado. Pri simpatio. Mi ŝatas vin kaj ege mi ĝojas, ke baldaŭ ni renkontiĝos!!!
:)
Posted 12 months ago. ( permalink )
Onjo replies:
dankon, Irek! :) ĝis baldaŭ!
Posted 12 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...