About this blog

  • 46 posts
  • 26 950 visits
September 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30        

Archives

September 7, 2009

Szabó Imre: Pensoj pri PURAKORE de Attila József (TISZTA SZÍVVEL)

TISZTA SZÍVVEL (La hungara originalo)

Nincsen apám, se anyám,
se istenem, se hazám,
se bölcsőm, se szemfedőm,
se csókom, se szeretőm.


Harmadnapja nem eszek,
se sokat, se keveset.
Húsz esztendőm hatalom,
húsz esztendőm eladom.


Hogyha nem kell senkinek,
hát az ördög veszi meg.
Tiszta szívvel betörök,
ha kell, embert is ölök.


Elfognak és felkötnek,
áldott földdel elfödnek
s halált hozó fű terem
gyönyörűszép szívemen.

1925. márc.


Unua traduko (de Kálmán Kalocsay)
KUN PURA KORO


Patron, panjon, hejmon, dion
Mi ne havas, nek patrion,
Nek lulilon, nek ĉerktolon,
Amon, kison aŭ brustmolon.


Mi tri tagojn fastas tute,
Jes, ne manĝis absolute.
Dudek jaroj – ho, potencas!
Ilin vendi mi intencas.


Se neniu ilin pretendos,
Al diablo mi ilin vendos:
Mi purkore elrabos domon,
Se necese, murdos homon.


Sekvos kapto kaj pendumo,
Kovros min beata humo,
Kreskos morto-porta floro
Sur belega mia koro.
Dua traduko (de Imre Szabó, 2006)


Mia traduko:
PURAKORE


Nek plu patro, nek patrin’,
nek plu di’, nek patrujsin’,
nek lulil’, nek mortkovril’,
nek amanta kisobril’.


Faste venas tria tag’,
malplenegas la stomak’.
Dudek jaroj – jen potenc’,
vendas ilin mi sen senc’.


Se neniu emos min,
la diablo prenos min.
Purakore krimos mi,
Eĉ ne murdi timos mi.


Min kaptiton post pendum’
oni kovros per la hum’,
por mortigi kreskos flor’
sur belega mia kor’.



Historiaj kaj privataj cirkonstancoj
Attila József naskiĝis la 11-an de aprilo 1905, en Budapeŝto, kiel sesa infano de sapokuiristo kaj servistino. (Tiu estas la Tago de Poezio en Hungario.) Li mortis tragike sur la reloj de trajno la 3-an de decembro 1937, en Balatonszárszó. Eble ankaŭ tiu ĉi dua dato estas naskiĝtago por li, ĉar nur poste li fariĝis tutlande konata poeto. Ĝis tiam, li estis konata kiel bona poeto. Post lia morto evidentiĝis, ke lia poezio estas epokferma kaj epokmalferma. Nuntempe, ni povas diri plenrajte, ke el lia mantelo aperis la moderna hungara poezio.
Unue, mi volis analizi lian poemon Odo, tamen mi elektis finfine la poemon Purakore, ĉar ĝi estas epokturna en la hungara literaturo. La poemo aperis en la gazeto Szeged, kaj pro ĝi li estis eksigita el la Universitato de Szeged. Kvankam laŭ liaj biografiistoj, la evento ne estis tro signifa, tamen ĝi rompis lian animon, kaj en la universitato, kie li entuziasmege studis, post la evento li vizitis nur la francajn studhorojn, kaj poste li eĉ definitive forlasis la universitaton, kaj li iris studi en Vieno kaj en Parizo.
Kiel okazis la afero? Eble valoras iom pli detale analizi la konkretan eventon.
La lando estis post la Trianona packontrakto (la 4-an de junio 1920), en kiu ĝi perdis grandegan parton da areo (el 282 870 km²-oj restis 92 963 km²-oj) kaj grandan parton de la loĝantaro (el 20 886 487 civitanoj restis 7 615 117 personoj). La streĉoj en la enlanda politiko kreskis, ĉar pli granda parto de la ekonomia infrastrukturo transiris al la najbaraj ŝtatoj, kaj dume la hungara parolantaro en grandega nombro venis al Hungario (multaj familioj dum jaroj loĝis en vagonoj). Ne estis laboro, la malriĉeco grandegis. Kreskis la naciismo.
La familia fono de la poeto estas la alia, kiun ni devas skizi iomete por kompreni la poemon. En la komencaj kelkaj vivojaroj Attila József ĝuis pli-malpli bonstaton. La familio ne estis riĉa, sed ili loĝis normale kaj manĝis kontentige. Li naskiĝis en la familio kiel sesa infano, sed el ili plenkreskis nur tri.
La infano estis nur trijara, kiam la sapokuirista patro – kunprenante ĉiun ŝparitan monon de la familio – malaperis poreterne. La patrino – meritplene staru ĉi tie ŝia nomo: Borbála Pőcze -- cetere lavistino kaj purigistino, restis sola kun la malgrandaj du filinoj kaj unu filo. Ŝi luktis por instruigi ilin, ili transloĝiĝis el unu subluo en la alian. Fine, kiam la familio vintrokomence loĝis en ligna budo, la patrino donis la du pli malgrandajn gefilojn en ŝtatan prizorgon. La etuloj iris al kamparana familio en vilaĝo Öcsöd., kie la edukgepatroj antaŭ li priparolis, ke la nomo Attila ne ekzistas, kaj ili nomis lin Pista (Steĉjo). Tamen li legis en la lernolibro pri Attila, armeestro de la iamaj hunoj, kaj tio firmigis lian identecon kaj lian sentemon al la legendoj kaj literaturo. Paŝtante porkojn li vivis tie tri jarojn, kiam la patrino reprenis al si la gefratojn. Tiam ili vivis en Ferencváros (parto de Budapeŝto), kaj Attila plenumis eĉ fortan fizikan laboron por mildigi la malriĉecon de la familio. Somere de 1918 kadre de „Infansomerumiga kampanjo Reĝo Karlo” li pasigis kelkajn semajnojn en Abazio (nun Opatija). Lia pli aĝa fratino Jolán edziniĝis al Ödön Makai. La saman jaron decembre panjo mortis, la du junajn gefratojn Jolán, la juna edzino prenis al si.
La rektaj cirkonstancoj
Attila iris al la gimnazio en Makó, kie li rekomencis la versofaradon. La poeta kariero komenciĝis en 1922, kiam la 17-jara junulo en urbo Szeged aperigis sian unuan poemaron Almozulo de beleco. Liajn poemojn publikigis ne nur la lokaj gazetoj, sed ankaŭ la centra organo de la moderna literaturo Nyugat ’Okcidento’. La reĝa prokurorejo denuncis lin pro la poemo Ribela Kristo. En 1924 li ekstudis en la Universitato de Szeged. Dume aperis lia dua volumo Ne mi krias.
En marto 1925 aperas lia poemo Purakore en la loka gazeto Szeged, pro kiu profesoro Antal Horger vokigis lin al si kaj komunikis al li: „Sinjoro József, vi skribis poemon en la pasintdimanĉa numero de Szeged. Vi skribis inter aliaj, ke vi havas nek Dion, nek patrujon. Kaj, se necese, vi eĉ vendos vin mem kaj murdos homon. Mi petas, mi komunikas al vi la starpunkton de la filologia fakultato: mezlerneja instruisto vi ne rajtas esti kun tia opinio, pri io tia ne estas permesate instrui la hungaran junularon.Vi rajtas fini viajn filologiajn studojn, sed instruistan diplomon, dum mi estos ĉi tie, vi ne ricevos.”
Kaj Attila ĉesigis la entuziasman studadon, li vizitis nur la francajn horojn. En septembro de 1925 li iras jam per ŝipo al Vieno por daŭrigi la studojn inter mizeraj cirkonstancoj tie, poste li studos en Sorbonne. Li iĝis bona poeto en la okuloj de la samepokanoj, sed kiel vere tutlande konata poeto li naskiĝis en la tago de sia morto, sur la reloj en Balatonszárszó. Li estis eble la plej multfoje ree kaj ree entombigita homo (kvar fojojn) ĝis li fine retrovis sian lokon apud panjo.
Pri liaj poemoj oni verkis studojn, kiuj plenigus tutan bibliotekon. Li fariĝis unu el la plej gravaj hungaraj poetoj, fondinto de la moderna hungara poezio. Nun retrospektive videblas, ke lia poemo Purakore estis epokkomenca mejloŝtono. (Mi mencias nur, ke teoriistoj ankaŭ de monda literaturhistorio metas la etapolimon ĉ. 1930.)
La poemo kiel ago
Sed nun ni vidu la poemon mem! Ĝin tradukis ankaŭ Kálmán Kalocsay, la virtuoza tradukartisto de la Esperanta literaturo. Mi ne kritikas lin, mi neniam tuŝas liajn verkojn, se mi ne havas kialon. La nuna afero havis ordinaran kaŭzon: mi devis fari kanteblan version.
La hungaraj vortoj havas kaj virajn kaj virinajn finaĵojn (t. s. kaj jamban kaj troĥean). En la hungara sen apostrofado oni povas fari virajn finaĵojn tute nature. Kalocsay faris nur tion, kion oni kutime en tiaj okazoj faras: li plilongigis la sepsilabajn versojn al oksilabaj, por ke ĝi sonu „normale” ankaŭ Esperante. Sed min igis la kantoformo reveni al la origina. Kaj mi devis apostrofadi…
Mi komencis la laboron tiel, ke mi:
- strebis forgesi la tradukon de Kalocsay (ankaŭ li mem same estus farinta),
- analizis la ritmo- kaj rimoskemojn de la originalo,
- analizis la enhavon.
Sekve mi devas paroli nur pri tiuj du lastaj. Pri la skemo:



. . / . -// . . – (a)
. - /. -// . . – (a)
. - - // . - . – (b)
. - - // . . . – (b)



- - - . // . . – (c)
. . - // . . . – (c)
- - - - // . . – (ĉ)
- - - - // . . – (ĉ)



-. - - - .- . - (d)
- . - - . . – (d)
- . - - // . . – (e)
. - // - - . . – (e)



- - - - // - - - (f)
- - / - - // - - - (f)
. - . - // - . – (g)
. . - - // - . – (g)



Hungaroj rimarkas tuj, ke tiu ĉi versformo estas kutima en la hungara popolpoezio. Tio estas despli interesa, ĉar ĝi verkiĝis en la periodo, kiam li eksperimentis. Kiel 15-16-jara gimnaziano li ellernis ĉion eblan pri la poemformoj, kaj li eĉ provis ilin ĉiujn. Kiam li verkis tiun ĉi poemon, li jam ĵongle manipulis ĉiujn formojn. Li estas jam post la eksperimentado per rimoj kaj ritmoj. (Mi okupiĝas ankaŭ pri Sándor Petőfi, ankaŭ li trapasis la samajn propre elektitajn studojn. Attila cetere tre ŝatis Petőfi-n, do ne estos tro granda surprizo, kiun mi tuj diros.) Mi menciis, ke li vivis ĉe la romplinio de literaturo. La nacia poezio fariĝis por multaj jam eksmoda, tamen la interesiĝo turniĝis al la popola poezio, speciale pro la popolkanto-kolekta laboro de Béla Bartók kaj Zoltán Kodály. Samtempe la diversaj ismoj disvastiĝis. Ankaŭ Attila elprovis ilin, sed li fine konstatis, ke la hungaraj popolkantoj enhavas ĉiujn ismojn: ekspresionismon, impresionismon, futurismon, ktp. Samtempe la popolkantoj montras ankaŭ la mezuron, ĝis kiu grado eblas iri.
Li elektas popolkantan formon por sia direndaĵo. Plej ofte la sepsilabaj versoj aperas en la hungaraj kantoj alterne kun la oksilabaj versoj. La hungara estas laŭtakta (taktonombra) versado. Sed en la hungara eblas senmanke sekvi ankaŭ la pragrekan tempomezuran versadon. Precipe Petőfi ŝatas kunigi ilin, do la koncerna poemo aspektas kiel la plej simpla, popola poemo, sed samtempe ĝi estas ankaŭ tempomezura. Unu metodo subtenas la alian, respektive ili ampleksigas unu la alian. Do, analizi laŭ tiuj du metodoj la poemon havas nepre kelkajn instruojn.
La ritmo de preskaŭ ĉiuj versoj povus esti slogano en iu manifestacio (Munkát, kenyeret! . -//. . -). Tio jam portas en si iun ribelan etoson. Preskaŭ ĉiuj versoj finiĝas per anapestoj ( . . -). La ekstreman animstaton montras, ke ĉe la mezo plilongiĝas la taktoj, ili iĝas tutversaj (ĝuste en tiuj, en kiuj li vendas sian junan vivon Faŭste al la diablo. En la lasta strofo per spondeoj baladeske malrapidiĝas la teksto.
La enhavo
En la koncerna literaturo, fakuloj ofte menciadas – krom la hungaraj popolkantoj – la mezepokajn francajn vagabondajn kantojn, Villon-on, Goethe-n, Dostojevskijon kaj la baladojn.
Sed ni vidu la laŭvortan (prozan) tradukon de la poemo!



Mi ne havas patron, // nek patrinon, | nek dion, // nek patrujon, | nek lulilon, nek // mortkovrilon (okulkovrilon) | nek kison, nek // amatinon.



Triatage // mi ne manĝas, | nek multon, // nek malmulton. | Miaj dudek jaroj // estas potenco, | miajn dudek jarojn // mi forvendas.



Se neniu // bezonas ilin, | do la diablo, // ilin aĉetos. | Purakore // mi rompŝtelos, | se necese // mi eĉ homon murdos.



Oni kaptos min, // pendumos min, | per benita (sanktigita) tero // oni min kovros, | kaj morton portantaj herboj kreskos | sur mia mirinde bela koro.



Do, ni vidu!
La poemo konsistas laŭ enhavo el tri partoj:
- la inventara komenca parto,
- la aktiva centro (krimo) kaj
- la funebra fino (puniĝo).
Eble nun mi devas mencii mian francan amikon, kiu diris: kia patoso estas en tiu ĉi poemo? Mi redemandis, kiel oni povas patosi pri la malhavo, malsato kaj pendumo? Kaj apenaŭ mi eldiris tion, evidentiĝis por mi, ke ĉi tie temas pri nova rimedo de la poeto: la antipatoso. La kontraŭdiro tiel iĝas pli forta inter la patosa ekstero kaj la mizera direndaĵo.
En la hungara originalo estas en la komencaj ses versoj entute dek unu negadoj (ne kaj nek). Cetere la inventaro mem enhavas plurajn interesaĵojn, krom tio, ke ĝi malkutime inventaras la nenion. Sed la nenio estas konstruita, kiel sur ŝtuparo vi iras supren sur ĝi. Mi havas nek patron, nek patrinon (la komencoj mankas, kaj mankas la egido por infaneto). Li daŭrigas: nek dion, nek patrujon. (Patro=Dio, patrino=hejmlando, patrujo.) La homan vivon ankaŭ laŭlonge li prezentas: nek lulilon, nek mortkovrilon, kaj en la kvara li levas la tuton, kaj la homan vivon li ligas al homa eterneco, al la estigo de la posteuloj: nek kison, nek amatinon.
Kaj tiu ĉi ĵuskonstruita (mal)katedralo ruiniĝas en la sekva strofo: triatage mi ne manĝas, nek multon, nek malmulton. Kaj la malsato kreskigis tute sensence lin dudekjara. Sekve ankaŭ tiuj dudek jaroj, la unusola valoro de la nenihavanto, estas senvaloraj, ĉar neniu volas aĉeti ĝin, kaj nun venas la sola aĉetanto: la diablo. Sed la koron li ne vendas, li mem estus nur Mefistofelo. La koro, la koro restas mirinde bela.
La tutan verkaron de Attila József finkondukas sinkulpigo. Kaj ne estas senkulpigo por li, nur puno, puno eĉ anticipe.
Attila József kaj Sándor Petőfi
Mi ne hazarde rakontis tiel longe pri la antaŭaĵoj de tiu poemo, de tiuj pensoj. Kaj nun ni venu al Petőfi! Al lia Nacia Kanto, kiu estis la ekiga poemo de la revolucio kaj liberbatalo. Petőfi vivis en entuziasmiga epoko en 1848, Attila vivis en senespera, malentuziasmiga kaĉo post la unua mondmilito. Petőfi povis verki la Nacian Kanton, kaj li povis morti 26-jara sur la batalkampo. Attila József mortis 32-jara sur la trajnoreloj en Balatonszárszó. Li tiel povis fari sian revolucion.
Attila tre fieris, ke li multe similas al Petőfi, li certis, ke li estas korpe lia praido. (Tio povis esti nur en la patrina branĉo, do plusa donitaĵo, kial li plektis miton ĉirkaŭ sia panjo.) Mi certas, ke en 1925 ankaŭ Petőfi verkus anstataŭ la Nacia Kanto la poemon Purakore. Ek hungaro! La patrian | vokon aŭdu! Nun, se iam! (Kalocsay) La vera ritmo estas: Eku hungar’! Vokas patruj’! Jene la temp’! Nun aŭ ne plu!
Kaj la fina strofo dolormelodie ondas: „Kie niaj tomboj estos, | niaj nepoj genuflekse festos, | bene en la preĝon dankan | plektos nian nomon sanktan.” (Kalocsay)
Kaj por pruvi la parafrazon nun mi metas ĉi tien la lastan strofon de nia poemo:
„Min kaptiton post pendum’ | oni kovros per la hum’, | por mortigi kreskos flor’ | sur belega mia kor’.
Kaj ĉi-foje mi ne okupiĝos pri la tasko, kiu apartenos al iu(j) alia(j), mi ne komparos la du tradukojn. Tamen mi aldonas, ke laŭ la ĉi-supraj informoj talentuloj supozeble povos traduki la poemon en iun ajn lingvon de la mondo.

La studo aperis en la libro (D-ino Ilona Koutny /red./: Abunda fonto, Memorlibro omaĝe al Prof. István Szerdahelyi, ProDruk&Steleto, 2009, pp. 329--334.

Published at 10:01 ( 4 comments / 759 visits )
This post is public

August 6, 2009

Nelly Sachs (1891—1970) KAJ NI, KIUJ TIRAS

Kaj ni, kiuj tiras
tra ĉiuj petaloj de ventrozo foren
la pezan heredaĵon al la malproksimo.

Mi ĉi tie,
kie Tero jam senvizaĝas,
la Poluso
de morto la blanka mielherbo
silente faligas blankajn petalojn


la boaco,
kaŝobservante tra kurtenoj bluaj,
malhele kovitan sunovon
portas inter siaj ŝovelkornoj –


Ĉi tie, kie la oceantempo
sin mumiigas per glacimontomasko
sub frostiĝinta cikatro
de la lasta stelo


sur ĉi tiu loko
mi elmetis la koralon,
la sangantan,
de via mesaĝo.




Esperantigis Imre Szabó.
Published at 08:37 ( 2 comments / 608 visits )
This post is public

June 21, 2009

Por festi la iamon

Ĵus mi trovis sur la blogo de Jozsef http://www.ipernity.com/home/brumecz la jenon:
"Mi deziras montri ankaǔ mian ŝatatan muzikon. Al la pli junaj mi volas prezenti, ke antaǔe ekzistis muzikistoj komponantaj sian muzikon per instrumentoj kaj ne per komputiloj. Ĉe la malpli junaj mi volas simple veki memorojn.
Mi komencas ĉe Deep Purple. Ankaǔ la tekstojn mi deziras aldoni, evidente tio bezonas tempon, sed pecon post peco iam la kolektaĵo kompletiĝos. Poste sekvu aliaj, kiel ekz. Led Zeppelin, Emerson, Lake & Palmer aǔ The Rolling Stones.
Do, geamikoj de la bona rokmuziko, valoros ĉe mi ĉiam denove alklaki."
http://www.ipernity.com/doc/brumecz/album/118918
------------------------------
Ankaǔ mi deziras fortojn al la granda laboro!
Magam is erőt kívánok a nagy munkához!

Li mem ne parolas Esperanton, tamen li regas 3 lingvojn. Tiuj muzikpecoj estis la meblaro ankaǔ en mia vivo siatempe. Do, bv. ankaǔ vi ĝui ilin, simple nur rememori, simple nur malstreĉiĝi, simple nur.. ĝui la iamon.

Published at 16:43 ( 0 comments / 295 visits )
This post is public

May 2nd, 2009

Attila József: PURAKORE

Tiszta szívvel

Nek plu patro, nek patrin’,
nek plu di’, nek patrujsin’,
nek lulil’, nek mortkovril’,
nek amanta kisobril’.

Faste venas tria tag’,
malplenegas la stomak’.
Dudek jaroj – jen potenc’,
vendas ilin mi sen senc’.

Se neniu emos min,
la diablo prenos min.
Purakore krimos mi,
Eĉ ne murdi timos mi.

Min kaptiton post pendum’
oni kovros per la hum’,
por mortigi kreskos flor’
sur belega mia kor’.


Esperantigis Imre Szabó.




Published at 17:15 ( 12 comments / 1276 visits )
This post is public

April 12, 2009

Imre Szabó: Ne plu estas

kuras la tempo haj kiel ĝi kuras
ĝi levadas la krurojn
kvazau el fajro,
el viva braĝo ĝi levadus ilin
sed por paroleti kun vi
mi haltus en domenirejo
ne ĝenus min
ke mortero defalas morte
kaj ŝpruce lavangas la kelfetoro


bele silente
mi ordonus
al la elementoj
mutiĝu nun
ĉar mi devas voĉi
sidiĝu humile ĉepiede
ĉar nun ankaǔ anstataǔ vi
mi voĉos
ekflagros la tero bluafajre
ĝiaj sveltaj branĉoj ĉielaj radikoj
mi voĉos nun ankaǔ anstataǔ vi


sed mi devas iri
ne plu estas vortoj
nur la ĉionviŝa vetero de tempo



Published at 17:26 ( 4 comments / 758 visits )
This post is public

April 10, 2009

Attila József: Listo de liberaj ideoj (fragmento)

La 11-an de aprilo 1905 naskiĝis eble la plej granda hungara poeto Attila József. (Li mortis la 3-an de decembro 1937.) Mi rememoras hodiaǔ pri lia naskiĝtago, kiun ni festas kiel la Tagon de Poezio en Hungario, tradukinte fragmenton de unika maloftaĵo (kiun ankaǔ hungaroj ne ĉiuj konas). Pro grava psiĥa malsano li devis partopreni psiĥoanalizon. La psiĥologino tiam petis lin skribi liajn liberajn asociadojn. Ni povas trovi en ĝi radikon de multaj poemoj. Sed ankaǔ tiu ĉi fragmento multon malkaŝas pri la homo, kies nomo estis Attila József.

read more
Published at 20:00 ( 5 comments / 686 visits )
This post is public

January 31, 2009

La sikula-hungara rovaŝo

Hungaroj havis en Eǔropo la trian kompletan skribosistemon (se ni nombras ilin iom skemisme preterlasante la skribojn lineajn A kaj B) post la pragreka kaj latina. La sekva teksto estas Esperanta antaǔparolo al hungarlingva faklibro.

read more
Published at 19:06 ( 6 comments / 972 visits )
This post is public

December 24, 2008

Dezső Kosztolányi: Kristnasko (traduko)

Tiel mi deziras al ĉiuj miaj karaj geamikoj tre feliĉajn festajn tagojn! Pri la hungara poeto Dezső Kosztolányi multaj scias, ke li senescepte ĉiam uzis verdan inkon. Sed pri la kialo malmultaj scias nur... Mi propraokule vidis lian hungarlingvan poŝtkarton. Mi citas el ĝi: "la internacian lingvon Esperanto ankaǔ mi mem parolas". Li ellernis ĝin kiel 17- aǔ 18-jara junulo.

read more
Published at 18:42 ( 9 comments / 941 visits )
This post is public

October 23, 2008

Kuiru Mondo!

Ekfunkciis en Usono nova Esperanto-korespondlisto Kuiru mondo. Ĝi publikigas kuirreceptojn de diversaj popoloj (la unua estis hungara perkeltrecepto). Baldaǔ ekestos ankaǔ hejmpaĝo pri kuirado kun klarigoj kaj eventuale bildoj.

read more
Published at 13:29 ( 11 comments / 1343 visits )
This post is public

October 13, 2008

Attila Schimmer kantos Esperante en hungara Radio

Attila Schimmer morgaǔ (marde, la 14an de oktobro) gastos che www.bredd.hu, tio estas radioelsendo interreta Bredd Zenélő Órák Rádió (Bredd Radio Muzikantaj Horoj). Li kantos ankaǔ Esperante plurajn kanzonojn en la programo Endrődi Évi Sztárvendég Műsora (Programo de Évi Endrődi kun Stelul-gastoj). La programo mem komenciĝos je la 20a horo kaj daǔros ĝis noktomeze.

read more
Published at 13:55 ( 6 comments / 808 visits )
This post is public

September 9, 2008

La saman stultaĵon

En la vivo verdire oni ne devus fari la saman stultaĵon dufoje, ja la elekto estas tiel granda.
Bertrand Russell

Published at 03:59 ( 11 comments / 1050 visits )
This post is public

August 31, 2008

Legendo pri la Murda Lago

Iam, antaŭ longe-longe sur la monto Pongrác vivis paŝtisto, kiu havis
belegan filinon Ester. Ŝi estis belega, kiel vera feino. Svelta
staturo, belege blonda hararo, grizverdaj okuloj. Ester vizitadis la
foiron en urbo Gyergyó, kie ŝi renkontis „ĉarman, lertan" sikulan
junulon. Tiu junulo komprenis pri ĉio ebla, li estis kuraĝa kaj forta.
Je la unua vido ili enamiĝis unu al la alia. La junulo aĉetis por
Ester tukon, rubandon kaj mielkukon kun spegulo, kaj li petis ŝin esti
lia fianĉino. Ester ĝoje interkonsentis, poste tamen la afero ne
realiĝis, ĉar la junulo estis portata kiel soldato en la militon.
Ester atendis, persiste atendis lian revenon, tage ŝi laboris, sed
vespere ŝi ĝemetante rigardis la stelojn sur la ĉielo, nokte ŝi ne
povis dormi, ĉiuj ŝiaj pensoj vagis al la amato. Ŝi malgajis,
ploradis, ŝi afliktiĝis, la espero mal- kaj malgrandiĝis, sed ŝi
fidele atendis la karulon.

Baldaŭ en la vivo de Ester okazis io eĉ pli malgaja. Tiuregione
vagadis ĉefrabisto, kiu ekvidis Ester portanta akvon de la fonto, kaj
la belege bela junulino forte ekplaĉis al li, li levis en la selon kaj
rabis ŝin. Li portis ŝin en la restadejon de banditoj sur la Murda
monto. Dum tagoj li petegis Ester edziniĝi al li. Li alportis
ĉiuspecajn donacojn, orajn kolĉenon, ringon, belajn vestojn, sed Ester
ne volis, eĉ ne tuŝis ilin. La bandito, vidante la firmecon de Ester,
provis perforte devigi Ester iĝi la lia.

Ester en la fina senesperiĝo amare ekploregis kaj damnis la rabiston
kaj lian loĝlokon. La montoj ekaŭdis la plendon de la junulino,
abrupte ili ekmurmuris, ili ekĵetadis sin, la Murda monto falis,
kovrante la rabiston, lian vivejon, sed ankaŭ Ester. Kiam repaciĝis
ĉio, ekestis belega lago grizverda, kiaj estis la okuloj de Ester.
Ankaŭ nun videblas en la lago la trunkorestaĵoj de la pinarboj de
Murda monto. Laŭ la monto ankaŭ la lago ricevis la nomon Murda lago.
Ester ĉiunokte elvenas sur la lagon, tie ŝi atendas senespere sian
amaton.2
---------------------------------------
1 La plej granda kaj plej bela baraĵlago en Mez-Eŭropo. La legendon prezentas Jenő Gub laŭ la rakonto de maljuna sinjorino el Szárhegy (Transilvanio, nun parto de Rumanio).

2Laŭ alia versio, la falanta monto kovris ŝafaron, kaj la sango de la
bestoj kolorigis la akvon. Laŭ la ruĝa koloro de la akvo oni nomis ĝin
hungare Vörös tó, t. e. Ruĝa lago (rumane Lacu Rosu).

Published at 19:51 ( 1 comment / 612 visits )
This post is public

August 30, 2008

La plej longa vorto de la mondo

La plej longa vorto de la mondo estas sveda. Ĝi konsistas el 130 literoj:
"nordöstersjökustartillerflygspaningssimulatoranaggbibgsmaterielunderhallsuppflöljnings-systemdiskussionsinlaggsförberedelsearbeten".
La signifo estas
"preparlaboroj de diskuto pri la kontribuo al la suvencia sistemo por la aerskoltantoj sur la nord-orienta regiono de la Balto-borda artilerio".
Restis du demandoj;

1. Ĉu tiu ĉi vortserpento vere alvenis el Svedio?
2. Ĉu iu konas pli longan vorton?

(Aldona demando: Ĉu iu pretas nombri la literojn, ĉu vere ili estas 130?)

Published at 15:57 ( 14 comments / 944 visits )
This post is public

August 11, 2008

Kiel funkcias la furorlisto en Ipernity?

Mi estas limigita ne havi pli ol 1000 amikojn! Kaj la alia afero estas: mi ne komprenas, kiel funkcias la furorlisto? Mi trovis la strangaĵon: kun 115 vizitantoj kaj 9 komentoj stagnadas mia artikoleto sur la 82a loko, kaj antaǔ ĝi estas amaso da aliaj artikoloj kun malpli da vizitantoj, kaj malpli da komentoj.

read more
Published at 22:29 ( 20 comments / 1115 visits )
This post is public

August 10, 2008

Sepatage...

 

Verdire tiu ĉi eseo apartenas al la antaǔa blogaĵo. Nun mi Esperantigas ĝin daǔre, alineon post alineo. Do, tamen nun finita ankaǔ la traduko... Sed mi proponas tralegi ankaǔ la antaǔan blogaĵon, kie troviĝas la originalaj dokumentoj. Tie vi trovas ankaǔ ligilojn al la menciataj bildoj.

read more
Published at 16:57 ( 9 comments / 781 visits )
This post is public

August 8, 2008

Mia vivo estas fotografado...

Mia amiko Sándor Apáti-Tóth hodiaŭ festas sian 60-jariĝon. Li estas fotoartisto. Hodiaŭ malfermiĝas lia ekspozicio Silentoj (kaj estos vizitebla ĝis la 6-a de oktobro) en la Hungara Nacia Galerio en Fortikaĵo Buda. La ekspozicion malfermos Szilveszter Vizi E. eksprezidanto de la Hungara Scienca Akademio, la gastojn bonvenigos Lóránd Bereczky, ĉefdirektoro de la Hungara Nacia Galerio kaj László Földi, urbestro de Cegléd. Kiel mi povus festi lin? Eble ni tintigos glason da vino kaj per miaj propraj rimedoj mi faros ion. Ekzemple nun mi tradukas lian konfeson.

read more
Published at 11:35 ( 2 comments / 455 visits )
This post is public

August 3rd, 2008

Éva Tóth: Lingva Genocido kaj Deklaro de la Lingvaj Rajtoj

-- El la profundo mi krias al Vi, Dio... -- kiu ne konus tiun psalmon? Mi, kiel filo de malgranda nacio, plene rajtas tiel krii. Ĉe ni la tragedio estas pli proksima ol ĉe la grandaj nacioj. Iama estraranino de la Internacia PEN-Klubo malkovras siajn sekretojn pri la temo. Por koni tamen ankaǔ la alian flankon de la monero, mi proponas tralegi http://www.ipernity.com/blog/cindio/77960.

read more
Published at 20:27 ( 105 comments / 3092 visits )
This post is public

July 6, 2008

Poemo en 25 lingvoj pere de Esperanto

Mi volas danki al la ĝisnunaj verkistoj, kiuj helpis organizante kaj mem tradukante mian poemon al siaj etnaj lingvoj. Donace mi volas eternigi ilian nomon per miaj maleternaj rimedoj, ekzemple ĉi tie en Ipernity. Ŝajnas jam la unuaj briloj de la plenumo de la plano: kiam ĝi estos tradukita en minimume 20 lingvojn, tiam ĝi estos transdonata al Leonard Orban, prilingva komisaro de Eǔropa Unio, kiel dokumento pri la kulturperaj fortoj de Esperanto.

read more
Published at 13:20 ( 12 comments / 963 visits )
This post is public


← previous 1 2 3 next →

( 46 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Imre Szabo

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...