Li estas la 2a iama prezidanto de UEA el Azio.(La 1a estas d-ro YAGI Hideo el Nipono) Do, kompreneble ĉiuj landaj esp-istoj havus grandan bedaŭron kaj ŝokon, sed precipe por Azianoj, niponanoj, ĉinoj, ja koreanoj estas grandaj ŝokoj, ke ni perdis gravan personon.... Kompreneble ĉiuj homoj iam devas forpasi kaj ankaŭ mi iam mortos... sed mi ne estas grava esp-sto, sed li estas grava esp-isto en nia Esperantio, kaj Nipona aĉa registaro iam lernigis la niponan lingvon al li kaj krome ŝanĝigis la nomon al alia kiel tipe nipona nomo... Li sufere travivis en mia lando, sed li neniam plendis pri la mondhistorio kiel mia proksima amiko s-ro Lee Hyun-Hee.....
Mi elkore kondolencas pro lia forpaso, kaj mi kore deziras, ke li instruu Esperanton super la ĉielo! Koreio... tio estas plej proksima lando por precipe la insulanoj en Kjuŝu en Nipono.... Koran dankon , d-ro Lee pro lia aktiva agado por Esperanto! HARADA Tsukuru(Faro)
Send a message
Search for members
