Julio Herrero Published on May 9, 2008
by Julio Herreropro

Julio Herrero's blog

Browse posts
Peto al germanparolantoj
5 comments (latest 14 months ago)
Himno de la Tero
Posted on March 14, 2008
10 comments (latest 11 months ago)
La unua ZEO: Ŝipo Esperanto
Posted on March 10, 2008

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 1 082 times

Peto al germanparolantoj

Friday May 9, 2008 at 10:47PM
La Direktorino de germanlingva perioda publikaĵo, distribuata inter  germanoj rezidantaj en la t.n. Marbordo de la Suno (Costa del Sol), Malago, deziras publikigi ampleksan raportaĵon pri Esperanto en la ĵurnalo de la 22a de majo.
Ŝia intenco estas informi pri Esperanto ĝenerale, kun speciala atento al ĝia historio, la 100 jaroj de UEA kaj 2008, Internacia Jaro de la Lingvoj.
Krom intervjuo farota al mi (hispanlingve) la merkredon 14an majo, mi proponis kaj ŝi akceptis ke germanaj geesperantistoj, por richigi la raportajhon, kunlaboru per la sendo de tiaj informoj germanlingve. Limdato estas la 20a de majo, sed prefere sendi kontribuaĵojn inter la tagoj 12/16 majo.
Se iu(j) el vi povas/pretas kunlabori tiucele, bonvolu informi min. La venontan lundon 12an mi sciigos vin pri la nomo de la ĵurnalo kaj  poŝta kaj ret-adresoj kien sendi la informojn. 

5 Comments / add your comment?

Lars Sözüerpro says:
Kara Julio,
jes mi pretas kunlabori. Estas interesa afero.
Posted 18 months ago. ( permalink )
Julio Herreropro says:
Dankon, Lars
Mi ĵus parolis kun la Direktorino kaj jen ŝiaj datumoj:

Birgit Broecheler
Redakteurin
Nachrichten
Unabhängige deutsche Wochenzeitung
c/ Serenata, 17 1º C 2
29600 Marbella (Malago) - Hispanio-
Telefono: +34 952763107
Fakso: +34 952866406
Retadreso: broecheler@costanachrichten.com

Do, la ideo estas ke vi sendu al ŝi germanlingvan informon pri Esperanto kaj pri viaj spertoj kiel esperantisto.
Se vi tion deziras, vi unue povas kontakti ŝin per retmesaĝo por koni pri kiuj esperantaj aspektoj ŝi pli interesiĝas kaj poste vi povos verki plej taŭgan informadon.
Por riĉigi sian raportaĵon per bildoj, ŝi fotos e-librojn niajn kaj aliajn esperantaĵojn. Tamen, vi povus proponi al ŝi sendi bildojn kun germanlingva teksto (ekz, frontispico de libro, broŝuro, kaj aliaj).

Mi tre dankas kaj amike salutas vin.
Posted 17 months ago. ( permalink )
Julio Herreropro says:
La raportaĵo jam aperis en dato 29a majo. Temas pri ses-paĝa artikolo, kun intervjuoj kaj fotoj al esperantistoj en Malago kaj tre bona esplorado de la ĵurnalistino Birgit Broecheler pri la historio de Esperanto por kompletigi bonegan raportaĵon.
Dankon al ĉiuj kunlaborintoj.

Kiuj komprenas la germanan lingvon, tiuj povas vidi kaj priopinii la raportaĵon ĉe la blogo de s-ano Lars Sözüer www.ipernity.com/home/sencay
Posted 17 months ago. ( permalink )
Lars Sözüerpro replies:
Ankoraŭ ne. Atendu, mi petas.
Posted 17 months ago. ( permalink )
Imre Szabo says:
La modesteco de Lars flustris al mi, ke mi devas gratuli vin kiel iiciatinton de la belega artikolo, kiu modele sukcesis. Ek, al novaj atingoj, Amiko!
Posted 14 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...