Julio Herrero Published on March 10, 2008
by Julio Herreropro

Julio Herrero's blog

Browse posts
Peto al germanparolantoj
Posted on May 9, 2008
5 comments (latest 14 months ago)
Himno de la Tero
Posted on March 14, 2008
10 comments (latest 11 months ago)
La unua ZEO: Ŝipo Esperanto

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 300 times

La unua ZEO: Ŝipo Esperanto

Monday March 10, 2008 at 12:13PM

Lau ĉiuj analoj kaj kiel mencias la libro "Monumente pri Esperanto", de Hugo Rollinger (UEA 1997), la unua ZEO (Zamenhof/Esperanto-Objekto) aperis en 1896, do naŭ jarojn post la apero de Esperanto. Tiu unua objekto nomita per la nomo de la internacia lingvo Esperanto estis ŝipo. Sur paĝoj 80-82 de la menciita libro, legeblas ke la Navigacia Matrikulo, la oficiala dokumento por identigo de la ŝipo, estis eldonita en Malago (Hispanio).

Ĉar esperantisto loĝanta en Malago kaj laboranta en ties haveno, mi petis kaj ricevis de la Havena Autoritato oficialan kopion de la enregistro de la ŝipo Esperanto en Malago, kie aperas la ĉefaj aspektoj de la ŝipvivo ekde la enregistro ĝis la dronigo en Las Palmas (Kanariaj Insuloj) 1969/1970.

Leginte la unuan enskribon sur la registro, mi povas konstati ke:

 1) La konstrujaro (1896) kaj teknikaj datumoj de la ŝipo koincidas kun tiuj menciitaj de la libro "Monumente pri Esperanto".
2) Ke la ŝipo estis konstruita (1896) en la nederlanda haveno Leiderdorp, kun nederlanda flago.
3) Ke la enregistro de la ŝipo Esperanto en Malago estis la 19 de novembro 1919.
4) Ke la nomo Esperanto ne ŝanĝiĝis ekde ĝia enregistro 1919 ĝis ĝia malpero 1969/1970.


Laŭ tio, mi havas kelkajn dubojn:
1) Ĉu la nomo Esperanto estis jam donita dum la konstruo en Nederlando? (en la registro aperas blanke la antaŭa nomo; tamen kiel antaŭa flago aperas la nederlanda).
2)  Ĉu la posedanto kiu aperas ĉe la registro aĉetis la ŝipon al antaŭa(j) posedinto(j) ankaŭ en Malago? Kiam kaj kiu(j) aĉetis unue la ŝipon en Malago?


Laŭ mia impreso, la posedanto kiu aperas en la unua enskribo de la registro 1919 aĉetis la ŝipon por destini ĝin al vojaĝoj inter kanariaj insuloj (notu ke la ŝipo ricevis la distintivan signalon de la Maraj Aŭtoritatoj en Malago la 10an decembro 1919 kaj la kanaria ĵurnalo raportis en 1920 pri la enveno de la ŝipo Esperanto en Santa Cruz de Tenerife, kio estas kutima raporto por la unua vojaĝo de ia ŝipo).

Se la ŝipo enregistriĝis per la nomo esperanto en Nederlando 1896, la ŝipo estus la unua ZEO sed la Navigacia Matrikulo ne estus Malago.
Se la ŝipo, dum difinita tempo, havis alian nomon kaj la nomo Esperanto estis decidita en Malago, sed en 1919, eble la ŝipo Esperanto ne estus la unua ZEO.

Pri la dronigo de la ŝipo en la haveno Las Palmas (1966, laŭ kanariaj esperantistoj) la lasta enskribo sur la enregistro mencias ke la dronigo komencis post la aprobo de la Aŭtoritatuloj la 4an decembro 1968 kaj la proceduroj de dronigo estis informitaj de la Kanariaj Aŭtoritatoj la 20an marto 1970.

Mi intencas daŭrigi esplorojn kiuj ebligus min pli precize konfirmi ĉu la ŝipo Esperanto estas la unua ZEO, aŭ ne.

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...