Karesema Published on July 6, 2008
by Karesema

Karesema's blog

Browse posts
Kial Esperanto Havas Dek Ses Regulojn
Posted on August 14, 2008
2 comments (latest 8 weeks ago)
La Noktvizitanto
Posted on August 14, 2008
UK 2010
Posted on August 12, 2008
1 comment (latest 2 months ago)
100 ĉinaj frazoj por la Olimpikoj de 2008!
Posted on August 12, 2008
2 comments (latest 8 weeks ago)
Lee Chong-Yeong forpasis
2 comments (latest 8 weeks ago)
Interesaj informetoj pri Esperanto
Posted on June 17, 2008
3 comments (latest 3 months ago)
La 12 pseŭdonimoj de Ludoviko Zamenhof
Posted on June 17, 2008
1 comment (latest 2 months ago)
La trajno ZAMENHOF startos la vojon...
Posted on June 17, 2008
3 comments (latest 3 months ago)
Us
Posted on June 14, 2008
4 comments (latest 3 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 159 visits

Lee Chong-Yeong forpasis

Sunday July 6, 2008 at 02:11AM

 

 

 

La antaŭa prezidanto de UEA, Lee Chong-Yeong, forpasis en Koreio la 4-an de julio 2008 en la aĝo de 76 jaroj. Li naskiĝis la 13-an de februaro 1932 en Samcheonpo, Koreio. Li studis ĉe la universitatoj Yeungnam (Koreio), Havajo kaj Harvard (Usono) kaj doktoriĝis en Japanio pri komerca ekonomiko. Li laboris kiel ĉefo de la merkatuma grupo de la organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj pri Nutraĵoj kaj Agrikulturo kaj estis emerita profesoro de la Ŝtata Universitato Kyungpook (Koreio). Kiel prezidanto de UEA Lee Chong-Yeong iniciatis la Nitobe-simpozion, kiu okazis unuafoje en la Universala Kongreso de Esperanto en Prago en 1996, kaj estis inter la iniciantintoj de la Manifesto de Prago.

 

 

Lee Chong-Yeong lernis Esperanton en la jaro 1949, kiam li estis 17-jara, kaj estis prezidanto de Korea Esperanto-Asocio (1994-95, 1998-2001), prezidanto (1995-1998) kaj vicprezidanto de UEA (2001-2004).

Li verkis kelkajn librojn pri Esperanto en la korea, kaj ankaŭ la dokumenton "Esperanto en Internaciaj Organizaĵoj", eldonitan de UEA en 2003. Li ankaŭ estis unu el la ĉefaj agantoj por la eldono de la ĉina-japana-korea komuna verko Historio por Malfermi Estontecon. Li estis honora membro de UEA.

En intervjuo de Libera Folio en 2005 li diris interalie:

- Kvankam la angla estas efektive internacia lingvo, neniuj regnoj oficiale povas aŭ pretas agnoski ĝin en interŝtataj organizaĵoj, precipe ne en EU. La nura solvo estas en neŭtrala internacia komuna lingvo. Jen estas la okazo por Esperanto kaj la defio al ĝi. La celo de la movado devas esti atentigi internaciajn organizaĵojn pri tio ke ili havas lingvan problemon kiu ĝenas demokratian internacian komunikadon, kaj instigi, ke ili diskutu la lingvajn problemojn.

Alia eksprezidanto de UEA, Renato Corsetti, funebre komentis la forpason:

- Ni klinu niajn flagojn antaŭ Lee Chong-Yeong! Temis pri unu el la plej sinceraj esperantistoj, kiujn mi iam renkontis. Li laboris por Esperanto kaj neniam petis ion ĉe aliaj esperantistoj aŭ organizaĵoj pro tio. Li estis profunde konvinkita pri Esperanto, tiom profunde, ke kelkaj "modernuloj" inter la esperantistoj ne komprenis, kial li vere pensis, ke indas proponi Esperanton al la neesperantistoj, al la internaciaj organizaĵoj, al Unuiĝintaj Nacioj. Mi dankas lin pro ĉiuj instruoj, kiujn li donis al mi kaj ĝenerale al UEA dum liaj periodoj kiel prezidanto kaj vic-prezidanto.

La nuna prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, diris, ke la forpaso de Lee Chong-Yeong estas grava persona bato al li.

- Mi laste renkontis lin ĝuste antaŭ ol forveturi el Jokohamo. Li donacis al mi ekzempleron de Historio por malfermi estontecon - tiu inspira libro, kies eldonon li spronis per granda persona iniciato, kaj kiun mi atente legis post mia reveno. La mandaton de d-ro Lee Chong-Yeong kiel prezidanto de UEA ni ĉiuj memoras kiel tempon de rejunigo kaj redirektado de la Asocio.

 
 

(Fonto de la informo: Libera Folio)
 

2 Comments / add your comment?

César Dorneles says:
Lia animo restu en paco!
Posted 3 months ago. ( permalink / translate )
Onklo says:
Jes,li estis gravulo ne nur en korea Esperantujo,sed ankaŭ en monda Esperantujo. Lia ŝonĝo(tri landaj komunaj historioj: Historio de malferma estonteco) realiĝis,restos lia nomo eterne en tiu libro.Tri landaj registaroj ĝis nun neniom solvis tiun konflikton pro reciprokaj avantaĝo kaj malavantaĝo. Japana registaro neniam instruas al siaj studentoj ke en pasinteco ili trumentis najbarajn popolojn ,nur instruas ke Japanio estas forta lando en pasintreco. Kio estas historio ? Surbaze de pasinta historio,ni homoj antaŭen devas iri por paco, ĉu ne ? Ĉi tiu libro ege kontribuos al paco de trilandoj, mi kredas.
Posted 8 weeks ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.